Kontraŭbatali la “infodemion”

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-03-01 12:37:36

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Konfrontite kun fluego de onidiroj kaj falsaj informoj en la interreto kaj la sociaj retoj dum la sankrizo, ĵurnalistoj devis duobligi siajn klopodojn senmaskigi malprecizajn aŭ misgvidajn novaĵojn. Des pli multe, ĉar 42% de la pli ol 178 milionoj da Tvitero mesaĝojrilate al KOVIM-19 estis produktitaj de “bots” – aŭtomataj komputilaj programoj – laŭ studo de la itala Fondaĵo Bruno Kessler.

Por plibonigi la aliron al informoj, Unesko kreis rimedocentron de respondoj pribatalo al KOVIM-19. La celo estas provizi konsilojn por lukti kontraŭ misinformado,kuraĝigi la dividon de spertoj kaj konsilojn pri bonaj praktikoj, kaj subteni nordsudajn kaj sud-sudajn kunlaborojn.

La organizaĵo ankaŭ disponigis kelkajn manlibrojn por akompani ĵurnalistojn je la frontlinio de la batalo kontraŭ misinformado. En partnereco kun la fondaĵo Novigopor Politiko (Innovation for Policy (i4Policy)), Unesko lanĉis la retan kampanjon #DontGoViral. Ĉi tiu kampanjo baziĝas sur la aktivigo de artistoj kaj entreprenistoj pri kulturo en Afriko kaj estas kreita por havigi al la publiko informojn sub liberaj licencoj pri KOVIM-19 en diversaj afrikaj lingvoj.

El la franca esperantigis Frank Lappe (Germanio)


Fonto: Unesko-Kuriero 
 


Rilataj Artikoloj


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up