Hejmo ĈiujNaciaDíaz-Canel vizitis produktivajn centrojn en kubaj provincoj

Díaz-Canel vizitis produktivajn centrojn en kubaj provincoj

de Maritza Gutiérrez González
Díaz-Canel vizitis produktivajn centrojn en Ciego de Ávila kaj Sancti Spiritus. Foto el ACN

La Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel,  vizitis produktadcentrojn en la centraj provincoj Ciego de Ávila kaj Sancti Spíritus, kie li observis la disvolviĝon de strategiaj agadoj por la nacia ekonomio.

En Ciego de Ávila, li vizitis la kolektocentron “Pina” de la Produktejo dediĉita al la ekstraktado de malpeza nafto por la produktado de dizeloleo, dielektrika oleo kaj asfalto. Li esprimis apartan intereson pri la stato kaj atento al la laborforto.

En provinco  Sancti Spíritus, la prezidanto vizitis farmobienon “La Belkys” kie informiĝis pri produktado de nutraĵoj ene de  50 terhektaroj, destinitaj por industrio kaj prioritataj centroj. Malgraŭ limigoj pri fuelo kaj energio, la grupo subtenas sian celon pliigi produktadon.

Fonto: ACN

Lasi Rimarkon

* Komentoj estas moderigitaj. Radio Habana Kubo ne respondecas pri la opinioj esprimitaj ĉi tie.


Skip to content