Per oficiala komuniko de la ministerio pri eksterlandaj aferoj, Kubo avertis pri la kreskanta eskalado de la usona registaro kontraŭ la Bolivaria Respubliko Venezuelo, kies klara celo estas renversi la konstitucian registaron de prezidento Nicolás Maduro kaj instali submetiĝeman registaron, kiu metus petrolon, aliajn gravajn naturajn rimedojn, kaj eĉ la suverenecon de tiu frata nacio je la dispono de Usono.
Post la kontraŭleĝa detruo surmare de ŝipoj supozeble dediĉitaj al drogkontrabandado, sed kun nekonataj konsisto kaj celloko, kaj la murdo de iliaj ŝipanoj, la minaco de perforto kontraŭ Venezuelo pliiĝas kun la anoncoj pri nova fazo de eskalado, kiu inkluzivus militajn agojn kontraŭ teraj celoj.
La pretekstoj uzitaj por ĉi tiu eksterordinara kaj neracia milita deplojo fare de Usono estas senbazaj kaj bazitaj sur mensogoj. Ĉi tiuj pretekstoj ne povas esti laŭleĝe aŭ morale akceptitaj kiel bazo por efektivigi militan agreson kontraŭ suverena ŝtato. La danĝeroj por la paco, sekureco kaj stabileco de Nia Ameriko estas realaj kaj baldaŭaj.
La venezuela registaro avertis pri malsukcesa plano ataki la Usonan Ambasadejon en Karakaso per eksplodaĵoj, organizita de sektoro de la venezuela ekstremdekstro, serĉante pretekston por ke usonaj militfortoj surmare agu responde al la supozebla terorista atako kontraŭ ĝia diplomatia ĉefsidejo. Ne estus la unua fojo, ke Usono uzas ĉi tiun specon de manovro por pravigi militan agreson.
Militfaristoj, kiel la nuna ministro pri eksterlandaj aferoj kaj kontraŭkubaj kongresanoj el Florido, senrespondece minacas malligi la militistan potencon de Usono kontraŭ suverena nacio de Nia Ameriko, kvazaŭ temus pri kvartala polica atako.
Kubo denove alvokas al mobilizado de la internacia komunumo por ĉesigi ĉian militistan agon kontraŭ Venezuelo.
Denove, ni deklaras nian firman kaj neŝanceleblan subtenon al la bolivaria kaj ĉavista registaro de Venezuelo kaj al la Popola kaj Militista Unueco de la venezuela popolo. Latinameriko kaj Karibio devas resti Zono de Paco.
Havano, 9-a de oktobro 2025
Fonto: Cubaminrex