Hejmo ĈiujNaciaErnesto Che Guevara en la memoro de la popoloj

Ernesto Che Guevara en la memoro de la popoloj

de Maritza Gutiérrez González
Che Guevara

Nicolás Guillén, la nacia poeto de Kubo popularigis brilajn poemojn kiuj elvokis la Kuban naciecon miksitan kaj unikan. Tial, lia poezio estas konstanta spegulo de sentoj kaj nacieco.

Al la figuro kaj vivo de Che Guevara, kiun oni memoras en la tago de lia murdo en Bolivio la 9ª-n de oktobro 1967,  Guillén elstarigis per bela poemo, precize en tiu jaro, kiam  populariĝis la poemo  Che Komandanto.

“ Ne ĉar vi falis/Via lum´ malpli altas./Fajroĉeval´/Subtenas vian gerilanan skulptaĵon/Meze de vent´ kaj nuboj montoĉenaj./Ne ĉar silentema vi estas silent´/Ne ĉar vin bruligas,/Ĉar oni vin kaŝas en teron suban,/Ĉar oni vin gardas/En tombejoj, arbaroj, senkulturejoj,/Ne tiel /Oni malhelpos nin vin eltrovi/Che Komandanto/Amiko/”

“Vi ĉieestas. En indiano farita el rev´ kaj kupro./En la negro miksita en ŝaŭma homamaso./Kaj en estaĵ´petrola kaj salpetra/Kaj en terura senhelpo de l´banano/Kaj en la granda pampo de l´ peltoj/En sukero, salo kaj kafplantejoj/Vi, statu´ senmova de via sango/Kiel oni vin faligis viva,/Kia malŝat´pri vi,/Che Komandanto/Amiko./

“Ne estas ripoz´/Sanon Guevara!/Aŭ pli bone el la amerika profundaĵo:/Atendu nin. Ni ekiros kun vi. Morti/Volas ni por vivi kiel vi mortis,/Por vivi samkiel vi/Che Komandanto,/Amik´/

 

Lasi Rimarkon

* Komentoj estas moderigitaj. Radio Habana Kubo ne respondecas pri la opinioj esprimitaj ĉi tie.


Skip to content