La vitro-tegmento

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-03-29 11:14:00

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

de Guillermo Alvarado

Neniel strangas ke la usona registaro, fidela je siaj tradicioj, enmiksiĝas en la suverenaj aferoj de aliaj ŝtatoj, kiel ĝi faris de antaŭnelonge petante liberigon en Bolivio de la puĉista Jeanine Áñez kaj du ministroj ŝiaj.

Estas bone sciate, ke Vaŝingtono ĉiam havis grandan preferon pri diktatoroj, aŭtoroj de ŝtatrenversoj kontraŭ demokrataj kaj progresemaj administracioj, kaj ankaŭ preferas faktajn ŝtatestrojn.

Tiele oni povas klarigi kiel la ŝtatsekretario usona, Antony Blinken, deklaris siajn “dubojn” pri la legitimeco de la aresto de tiuj tri personoj kaj aliĝas al “peto” de la Organizo de Amerikaj Ŝtatoj OEA, por justa proceso.


Mi faros mallongan parentezon por atentigi ke se Vaŝingtono aliĝas al OEA por io, ĝi faras malferman redundancon, ĉar ĉiuj scias ke unu kaj la alia estas ekzakte la samo.

La altranga usona funkciulo preteratentas tion, ke Bolivio hodiaŭ estas jura ŝtato, kie regas leĝoj, ekzistas povo-apartiĝo kaj ĉiuj garantioj, kiuj malaperis dum la misfortuna mastrumo de Áñez kaj ŝia koterio.

Ŝi ne estas arestita pro ies kaprico, ĉar ŝi grave deliktumis; kelkaj el tiuj deliktoj efektiviĝis antaŭ la monda rigardo, inkluzive de la norda potenco, kiu fermis siajn okulojn kaj sindetenis je kondamno, eĉ ne kritikis ŝin pro tio.
 
Dekunu civiluloj forpasis kaj 120 estis vunditaj mane de la militistoj la 15-an de novembro 2019, en Sacaba, municipo proksima al Cochabamba. Kvar tagojn poste okazis la masakro de Senkata, zono en la urbo El Alto, kie forpasis aliaj 11 civiluloj kaj 78 estis vunditaj. 

Áñez estas rekte respondeca pro tiuj agoj, ĉar ĝuste la 15-an de novembro, ŝi eldonis dekreton por liberigi je respondeco puna la militistojn, kiuj agus kontraŭ la protestoj por la ŝtatrenverso.

Tio estas ekzakte la samo dirita de Adolfo Hitler al la naziaj soldatoj antaŭ ol sendi ilin al la milito: “Mi liberigas vin de tiu ĥimero nomata konscienco”.

Laŭ la boliviaj leĝoj, la eksa prezidantino fakta, estas akuzita pro ribelo, konspiro kaj terorismo. Kaj sinjoro Blinken kaj ties estro, Joe Biden, neniel devus dubi pri tio ke ŝi estos severe juĝita, sed ĝuos ĉiujn garantiojn oferatajn al kiu ajn civitano.

Precize tiuj garantioj neniam estis donitaj al la aktivulo Leonard Peltier, la politika prizonulo pli malnova de Usono, kaj ankaŭ estas neglektataj al la aŭstralia ĵurnalisto Julian Assange, pri kies ekstradicio ili insistas. Kiu havas vitran tegmenton, ne devas ĵeti ŝtonojn al la najbara domo.


Rilataj Artikoloj


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up