La esperanto-movado salutas la Tagon de la Gepatra Lingvo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-02-20 08:37:52

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Tago de la gepatra lingvo 2021

Universala Esperanto-Asocio salutas Unuiĝintajn Naciojn kaj Uneskon okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, 21 februaro 2021.

La celo liveri bonkvalitan edukadon al ĉiuj – la kvara el la deksep Celoj por Daŭripova Evoluigo – postulas etoson de fido kaj subteno de ĉiuj partioj: instruistoj, studentoj, politikistoj kaj oficialaj klerigaj instancoj. Tia etoso siavice postulas, ke studentoj havu la plej bonajn situaciojn por lerni. Unuavice, tio signifas lernadon en lingvo kiun ili plene komprenas – nome la gepatra lingvo.

Unuiĝintaj Nacioj proklamis la jaron 2021 la Internacia Jaro de Paco kaj Konfido. Bona komencopunkto de tia iniciato estas lernejoj.

En multaj landoj kaj cirkonstancoj, infanoj ne estas instruataj en la propraj lingvoj kaj oni malmulton faras por helpi ilin transiri al la lingvo de instruado. Tio ofte malavantaĝas ilin tutvive, nuligante la pozitivon de lerneja ĉeesto, de kompetenta instruado kaj de investo en lerneja infrastrukturo. Sen instruado de lernantoj en lingvo kiun ili komprenas, ni forĵetas monon kaj, kun ĝi, promesplenajn vivojn. 

La ĉefa celo de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo estas emfazi la edukajn avantaĝojn de uzado de la gepatra lingvo en lernejoj, precipe elementaj lernejoj. Infanoj lernas legi kaj skribi pli rapide en lingvo kiun ili plene scipovas. Ili spertas malavantaĝon se ili devas komenci sian lernadon en lingvo kiun ili ne scipovas, parte aŭ komplete.
La Internacia Tago de la Gepatra Lingvo memorigas nin ankaŭ, ke en multaj mondopartoj al tutaj lingvoj mankas oficiala statuso, oni diskriminacias kontraŭ iliaj parolantoj kaj oni malatentas iliajn kulturajn valorojn.

La lastatempa Monda Festivalo de Esperanto kunvenigis milojn da Esperanto-parolantoj en trimonata virtuala aranĝo. Ĝia fina rezolucio enhavis deklaron ke Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko devus krei “pli inkluzivan lingvopolitikon, se ili volas mobilizi la tutmondan socion ĉirkaŭ siaj celoj.” La subteno kiun Unesko dediĉas al edukado en la gepatraj lingvoj de infanoj estas bona ekzemplo de tia inkluziva politiko ĉar ĝi portas lernadon al la studentoj anstataŭ porti la studentojn al lernado. Tion farante, ĝi igas ilin pli bonaj kaj pli totalaj partoprenantoj en paca kaj justa socio. 

En la nuna tempo, tempo de pandemio, estas aparte grave, ke la klerigo de infanoj inkluzivu ankaŭ la gepatrojn kiel partnerojn en la edukado – kaj tio en si mem eble necesigos edukadon en la gepatra lingvo, en lingvo kiun gepatroj kaj infanoj dividas inter si kiel parton de sia heredaĵo.

UEA kredas je edukado por ĉiuj en lingvoj kiujn ili komprenas, je lingva justeco en ĉiuj ties aspektoj kaj en mondo pli paca pro edukado kaj interkompreno. Nia Asocio laboras tiucele en ĉiu angulo de la mondo, kunligite de la Internacia Lingvo Esperanto. Ni alvokas al Unuiĝintaj Nacioj, Unesko kaj ĉiuj, kiuj kunlaboras por atingi daŭripovan mondon, ke ili plenumu Celon 4 por Daŭripova Evoluigo kaj la scion, egalecon, justecon kaj perspektivon kiun tia atingo alportus.
  
Ni promesas nian subtenon en tiu klopodo kaj atentigas pri la valoro de la Internacia Lingvo Esperanto por atingi homojn en multaj landoj per mesaĝoj kiel tiu ĉi de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo – valoro kiun Unesko jam spertas per sia admirinda eldonado de verkoj ankaŭ en Esperanto.

fonto: ttt.uea.org



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up