Hejmo ĈiujNaciaGenfarma: vjetnama-kuba ekzemplo de biofarmacia kunlaboro

Genfarma: vjetnama-kuba ekzemplo de biofarmacia kunlaboro

de Maritza Gutiérrez González
Foto prenita de Granma

Hanojo– “Konsiderante la manieron kiel ni laboris, la seriozecon kaj sindediĉon de ambaŭ partioj, ĉar ni konas la kuraĝon kaj heroecon de niaj vjetnamaj fratoj, kaj ĉar ni konas la kapablon kaj sindediĉon de niaj kolegoj ĉe BioCubaFarma, ni estas certaj, ke ni povas atingi grandan sukceson kun Genfarma.”

Tion deklaris la Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel Bermúdez, kiu, kune kun la vjetnama Ministro pri Sano, Dao Hong Lan, inaŭguris hieraŭ altteknologian fabrikon por la produktado de medikamentoj el la komuna entrepreno Genfarma.

“Ni esperas, ke Genfarma,” deklaris la Ŝtatestro, “fariĝos mejloŝtono ene de la kuba kaj vjetnama biofarmacia industrio, inter du landoj, kiuj defendas socialismon, kiuj havas reciprokan fidon, kaj inter du landoj, kies popolo neniam kapitulacis.”

“Per Genfarma, ni ankaŭ sukcesos, kaj ni montros al la mondo, ke oni povas krei aliajn ligojn, kie scienco kontribuas el humanisma kaj subtena perspektivo, sed ni ankaŭ atingos tion per industria efikeco kaj multe da novigado,” li deklaris.

Genfarma, kun sia mondnivela produktejo, situas en la Altteknologia Parko Hoa Lac, okcidente de Hanojo, konsiderata platformo destinita fariĝi nacia noviga centro, allogante altteknologiajn, esplorajn kaj evoluigajn kompaniojn.

Flanke de Kubo, ĉeestis la inaŭguron membroj de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Partio, la Armekorpusa Generalo Álvaro López Miera, Ministro de la Revolucia Armitaj Fortoj,  Bruno Rodríguez Parrilla, estro de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj kaj  Oscar Pérez-Oliva,  Ministro de Eksterlanda Komerco (MINCEX).

Genfarma, daŭrigis la prezidento, permesos al ni kunhavigi esploradon, transdoni teknologiojn, disvolvi novigajn projektojn, kontentigi la farmaciajn bezonojn de la vjetnama kaj kuba popoloj, kaj poziciigi kubajn medikamentojn en la azia merkato, kiel ekzemple ASEAN.

Lasi Rimarkon

* Komentoj estas moderigitaj. Radio Habana Kubo ne respondecas pri la opinioj esprimitaj ĉi tie.


Skip to content