Hejmo ĈiujNaciaGuberniestro de la Leningrada Regiono de Rusio akceptis kuban delegacion

Guberniestro de la Leningrada Regiono de Rusio akceptis kuban delegacion

de Maritza Gutiérrez González
Guberniestro de la Leningrada Regiono de Rusio akceptis kuban delegacion

La kuba delegacio, estrita de la vicĉefministro kaj ministro pri eksterlanda komerco kaj eksterlandaj investoj, Oscar Pérez-Oliva, estis akceptita ĉi-merkrede de la guberniestro de la Leningrada Regiono, Alexander Yurevich Drozdenko, en la kadro de la 23-a sesio de la Interregistara Komisiono kun Rusio, okazinta en Sankt-Peterburgo.

Dum la renkontiĝo okazinta en la sidejo de la regiona registaro en ĉi tiu rusa regiono, ambaŭ flankoj reasertis la historiajn amikecajn ligojn inter siaj landoj kaj diskutis eblan kunlaboron en strategiaj sektoroj kiel la agro-nutraĵa industrio, biofarmaciaĵoj, edukado kaj turismo.

Guberniestro Drozdenko esprimis sian intereson pri vastigo de komercaj kaj ekonomiaj rilatoj kaj anoncis la sendon de komerca delegacio al Kubo.

 

Fonto: Granma

Lasi Rimarkon

* Komentoj estas moderigitaj. Radio Habana Kubo ne respondecas pri la opinioj esprimitaj ĉi tie.


Skip to content