Hejmo ĈiujRedakcioHavano festas sian 506-a fondodatrevenon

Havano festas sian 506-a fondodatrevenon

de Maritza Gutiérrez González

La 16an de novembro 2025, malgraŭ tio ke parto de nia lando ankoraŭ travivas tre malfacilan tempon klopodante rekuperiĝi el la damaĝoj provokitaj de la fortega uragano Melissa, kiu batis la orientan regionon de nia insularo, Havano celebras sian 506-a fondodatrevenon.

Lige al tio, ni devas aldoni ke Kubo entute solidare laboras por niaj homoj en la orientaj provincoj, kelkaj brigadoj de laboristoj el konstruado, teknologio, telefonio kaj elektro, vojaĝis tien por helpi en la rekonstruaj laboroj, kaj ankaŭ pluraj kargoj el donacoj plej diversaj, manĝoj, vestaĵoj, ekipaĵoj, eĉ mono, estis kolektitaj de niaj organizoj sociaj kaj civilaj, kaj tio obeas al kutima sinteno solidara de niaj homoj.

Kompreneble, granda helpo ankaŭ alvenas el diversaj landoj, unue el Venezuelo, Ĉinio, Kolombio, Hispanio, Francio kaj Rusio, interaliaj. Al ĉiu ni ege dankas pro tiu frateca sinteno solidara.

Pro tio, meze de tiu ĉi nuna kunteksto, havananoj ankaŭ volas ne preteratenti la fondodatrevenon de nia urbo, kies kvincentsesa jariĝo meritas esti celebrata.

Pro tio, la oficejo de la urba historiisto preparis programon diversan. De la 18-a ĝis la 21-a de novembro, en la konvento Sankta Klara, okazos la internacia renkontiĝo  pri mastrumado de heredaj urboj, kaj ĝin oni dediĉos al la Mastra Plano de Havano kaj al la vivo kaj verkaro de la historiisto Eŭsebio Leal.

La eventon partoprenos spertuloj landaj kaj eksterlandaj kaj prezentos omaĝon al la vizio de Eŭsebio Leal pri  integrita konservado de la urbo.

Do, en kuntektso plena je ekonomiaj malfacilaĵoj kaj katastrofo el origina naturo,  la celebrado ne estos bunta, sed ja kolektiva celo, ĉar tiu ĉi kvincent-sesa datreveno havas rigardon al la loĝantaro, al la medio nin ĉirkaŭanta, kaj oni multe insistas en la najbara partopreno, sciigis la reprezentantoj de la urba oficejo.

Oni havas programon pri urba purigado, rekuperiĝo de busaj haltejoj kaj projektoj kiel Blanka Reveno ( mastrumo pri solidaj restaĵoj) kaj alia projekto pri komunuma loĝistiko, ambaŭ rilataj al bonaj urbaj praktikoj.

Tiu ĉi rezulto ne estas malgranda, estas kora kaj prezentas novan vivmanieron en la historia urbocentro kaj ties heredaĵo.

Havano ja postulas de ni amon, sindonemon, kaj nian ĉiutagan sindevigon kvazaŭ la ĉiutaga pano.

Lasi Rimarkon

* Komentoj estas moderigitaj. Radio Habana Kubo ne respondecas pri la opinioj esprimitaj ĉi tie.


Skip to content