11
“Ni kantu nian himnon al la herooj. Ni danku ilin pro ilia kuraĝo. Ni marŝu por ke tiuj, kiuj ankoraŭ ne komprenas nin, povu koni nin pli bone.” Jen kion deklaris la Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Partio kaj Prezidanto de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel Bermúdez, en sia Twitter-konto.
Hodiaŭ okazos evento ĉe la Kontraŭimperiisma Tribuno en Havano, sekvata de la Marŝo de la Batalanta Popolo, kiel konfirmo de nia engaĝiĝo al la Patrujo.
En ĉiu municipo tra la lando, postmortaj omaĝoj estos faritaj al la martiroj, kaj iliaj restaĵoj estos enterigitaj en la panteonoj de tiuj, kiuj falis defendante siajn respektivajn lokojn.
Fonto: Granma
