Por havi pacon ni devas elekti pacon kaj konstrui kulturon de paco. La Internacia Tago de Paco estas alvoko por antaŭenigi komprenon, respekton kaj justecon. Tion ni devas fari ne nur en nia ĉiutaga vivo, sed ankaŭ en interŝtataj rilatoj. Ni kuraĝu imagi justan kaj inkluzivan mondon. Per lingvoj, vortoj kaj agoj, ni komencu konstrui la mondon kie ni volas vivi.
La Internacia Lingvo Esperanto entenas tiun kombinon de paco kaj lingva justeco.
La 21-a de septembro estas la Internacia Tago de Paco, proklamita de Unuiĝintaj Nacioj. La 26-a de septembro estas la Eŭropa Tago de Lingvoj, proklamita de la Konsilio de Eŭropo. La eŭropaj filioj de Universala Esperanto-Asocio decidis nomi la koncernan semajnon “Semajno de Lingvoj kaj Paco” kaj kune festi ambaŭ. UEA salutas tiun ligon inter paco kaj lingvoj.
Ni staru firme kontraŭ perforto, malamo, diskriminacio kaj malegaleco, praktiku respekton, kaj akceptu la diversecon de nia mondo. Samtempe, ni devas postuli de niaj registaroj, ne nur ke ili respektu unu tagon de armistico, sed ankaŭ, ke ili savu estontajn generaciojn de la plago de milito, praktiku toleremon, kaj vivu en paco unu kun la alia, kiel ili promesis en la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj.
Lingva justeco estas paca agado en si mem, kaj ankaŭ kreas la bezonatan bazon por interkompreniĝo. Valorigo de lingvoj estas valorigo de kulturoj kaj homoj, kaj tio estas ponto por paco kaj konfido. Kun sama senco, ni proponas Esperanton kiel ponton por alproksimiĝo, solidaro kaj estimo inter popoloj.
La rezolucio de la 110-a Universala Kongreso de Esperanto en Brno, Ĉeĥio, en aŭgusto 2025, konstatis, ke reciproka konfido povas kontribui al harmonia, respektoplena, sekura kaj interkultura socia etoso kaj redukti la disdividajn fortojn en la socio. Respekto por lokaj kulturoj portataj de lokaj lingvoj tiel plifirmiĝas, kaj samtempe socia kohero por paco fortiĝas.
Ni do invitas ĉiujn agi nun por paca mondo, kun Esperanto kaj lingva justeco.
Fonto: uea.org/gk/1251a1