Hejmo ĈiujNaciaKiel evoluas la rekuperiĝaj posturaganaj laboroj ?

Kiel evoluas la rekuperiĝaj posturaganaj laboroj ?

de Maritza Gutiérrez González
Kunveno de la nacia defenda konsilantaro

Por  taksi la reakirajn klopodojn en orienta Kubo, kiu estis trafita de la uragano Melissa antaŭ tri semajnoj, la  prezidanto de la Nacia Defenda Konsilio, Miguel Díaz-Canel, prezidis kontrolkunvenon de la konsilio en la Palaco de la Revolucio.

Fontoj de la Oficejo de la Prezidanto de la Respubliko precizigis, ke la ĉefministro Manuel Marrero Cruz gvidis la kunsidon, kiun ankaŭ ĉeestis Salvador Valdés Mesa, vicprezidanto de la Nacia Defenda Konsilio, kune kun aliaj membroj de la Politika Buroo de la Komunista Partio de Kubo.

Argelio Abad Vigoa, unua vicministro pri Energio kaj Minejoj, deklaris, ke la restarigo de la elektra servo atingis 84,8% en la orienta regiono: Holguín atingis 93,12 %, Granma 96,19%, Santiago de Kubo 60%, Guantanamo 99%, kaj Las Tunas 100 %. Ĉiuj municipaj ĉefurboj nun havas elektron.

Fonto: Prezidanteco

 

Lasi Rimarkon

* Komentoj estas moderigitaj. Radio Habana Kubo ne respondecas pri la opinioj esprimitaj ĉi tie.


Skip to content