Hejmo ĈiujNaciaKomunumojn en Holguín trafitaj de uragano Melissa vizitis la prezidento kuba

Komunumojn en Holguín trafitaj de uragano Melissa vizitis la prezidento kuba

de Maritza Gutiérrez González
Díaz-Canel vizitis trafitajn komunumojn en Holguín

La Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo (KKPK) kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, deklaris ĉi-merkrede en la orienta provinco Holguín, ke la malfacila situacio kreita de la uragano Melissa estas bone traktita, sed “nun venas la plej longa kaj kompleksa etapo: la resaniĝo.”

La Prezidento de la Konsilio de Nacia Defendo alvenis  en la provincon por taksi la damaĝon kaŭzitan de la ciklono, kiu surteriĝis en Kubo frumatene la 29-an de oktobro.

En okupata horaro, kiu komenciĝis ĉe tagiĝo en Santiago de Kubo, Díaz-Canel estis akompanata de membro de la Politika Buroo Roberto Morales Ojeda, Sekretario pri Organizado de la KKPK; pluraj ministroj, vicministroj, kaj partiaj kaj registaraj oficistoj en la provinco.

La oficiala raporto de la Prezidanteco sciigis, ke la Prezidento vizitis municipojn  Urbano Noris kaj Cacocum, la  plej trafitajn en Holguín.

La ŝtatestro ripetis al la evakuitoj kaj aŭtoritatoj, ke neniu revenu al siaj hejmoj ĝis la kondiĉoj estos taŭgaj, kaj tiuj, kiuj ne povas reveni, devas ricevi la necesan prizorgadon.

Li indikis, ke planoj devus esti ĝisdatigitaj por trakti katastrofajn situaciojn kiel tiu spertita en ĉi tiu teritorio, kie 20 kvartaloj suferis inundojn kaj sep ankoraŭ restas inunditaj.

Fonto: ACN

Lasi Rimarkon

* Komentoj estas moderigitaj. Radio Habana Kubo ne respondecas pri la opinioj esprimitaj ĉi tie.


Skip to content