La ministro pri ekonomio kaj planado, Joaquín Alonso Vázquez, prezentis la ekonomian planon por 2026, bazitan sur la premiso, ke la kuba ekonomio travivis en 2025 en “militekonomia scenaro”, pligravigita de la kombinita kaj akumulita efiko de eksteraj kaj internaj faktoroj.
Pro tiu ĉi kondiĉo, la Plano de 2026 estas alĝustiga variaĵo por redukti la deficiton al regebla nivelo. “Rekonante, ke ĉi tiu ne estas la dezirata plano, sed tiu ebla sub la nunaj kondiĉoj, ĝi estas minimuma plano” kiu postulas mobilizi ĉiujn produktivajn rezervojn de la lando, deklaris la ministro.
Ĉi.rilate, la ŝtata buĝeto aprobita por 2026 estas ankoraŭ alte deficita kaj evidentigas ke Sektoroj kiel Edukado, Publika Sano, Kulturo, Sportoj, Sekureco kaj Socia Asistado restas centraj al publikaj elspezoj, kune kun programoj destinitaj por trakti situaciojn de vundebleco ĉe individuoj kaj komunumoj.
