Membroj de la kuba medicina brigado en Jamajko alvenis en Havano ĉi-ĵaŭde ĉe la Terminalo 5 de la Internacia Flughaveno José Martí, post kiam la registaro de la kariba nacio decidis fini la duflankan interkonsenton pri sanservo, movo rezultanta el premo de Usono.
Tie, ili estis akceptitaj de la vicĉefministro Eduardo Martínez Díaz; la estro de la Departemento de Sociaj Servoj, Rolando Yero Travieso; la ministro pri publika sano, José Angel Portal Miranda; kaj aliaj gvidantoj de la sanservo, meze de registara decido kiu, laŭ la kuba Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, interrompas jardekojn da fruktodona kunlaboro.
La unua vicministro pri publika sano, Tania Margarita Cruz Hernández, en siaj bonvenigaj vortoj deklaris: “La humiluloj ne forgesos, ke vi estis la unuaj, kiuj alvenis en lokojn, kien neniu kuracisto antaŭe iris.”
Ŝi aldonis, ke ĉi tiu decido senigas popolon, kun kiu ni dividas amikecajn ligojn, de bazaj sanservoj.
Fonto: Granma
