Hejmo ĈiujNaciaKuba prezidento dankas Rusion pro naftosendaĵo

Kuba prezidento dankas Rusion pro naftosendaĵo

de Maritza Gutiérrez González
Kuba prezidento dankas Rusion pro naftosendaĵo.

La Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj Prezidanto de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, dankis Rusion kaj sian kolegon Vladimir Putin kaj al la ŝipanaro de la petrolŝipo ‘Anatolij Kolodkin’, kiu alportis sian valoran kargon de fuelo, dum la plej granda insulo en Antiloj luktas kun severa energikrizon kaŭzitan de la plifortigo de la blokado de la usona registaro.

Per sia konto en la socia reto X, la ŝtatestro asertis, ke “ni daŭre defendos la suverenan rajton de Kubo importi fuelon, sen ia ajn enmiksiĝo aŭ premo.”

Díaz-Canel deklaris en sia mesaĝo, ke “jam oni laboras pri la malŝarĝado, poste la prilaborado, distribuado kaj racia uzado de ĉi tiu sendaĵo, kiu, kvankam nesufiĉa meze de la akuta manko, iom post iom mildigos la situacion en la venontaj semajnoj.”

Fonto: ACN

Lasi Rimarkon

* Komentoj estas moderigitaj. Radio Habana Kubo ne respondecas pri la opinioj esprimitaj ĉi tie.


Skip to content