Hejmo ĈiujNaciaKuba prezidento esprimis subtenon al Petro kaj Kolombio

Kuba prezidento esprimis subtenon al Petro kaj Kolombio

de Maritza Gutiérrez González
Kuba prezidento esprimis subtenon al Petro kaj Kolombio

La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, esprimis sian subtenon al la kolombia prezidento Gustavo Petro  fronte al la enmiksiĝo kaj trompo de la usona registaro.

En sia profilo en la socia amaskomunikila platformo X, la kuba eminentulo diris al sia kolego, ke “la popoloj de Nia Ameriko estas kun vi kaj kun Kolombio.”

Ni malakceptas la enmiksiĝon kaj erarojn de la usona registaro, kiu provas reenkonduki la Doktrinon Monroe en siajn rilatojn kun la suverenaj nacioj de Latinameriko kaj Karibio.

Ĉi-semajne, la kuba ministro pri eksterlandaj aferoj Bruno Rodríguez ankaŭ esprimis sian plenan subtenon al Petro, fronte al tio, kion li konsideras eskalado de la malamikeco de Vaŝingtono kontraŭ la sudamerika nacio.

La usona prezidento Donald Trump, krom nomi sian kolombian kolegon “gvidanto de drogkontrabandado”, anoncis en sia socia reto Truth, ke li nuligos la subvenciojn kaj aliajn pagformojn de Vaŝingtono al Kolombio.

Li ankaŭ asertis, ke Gustavo Petro “kuraĝigas la amasan produktadon de drogoj, kaj en grandaj kaj malgrandaj kampoj, kaj destinas ilin por vendo en Usono, kaŭzante morton, detruon kaj kaoson.”

Responde, la kolombia prezidento skribis en la socia reto X, ke Trump estas trompata de siaj lojaluloj kaj konsilistoj.

La atako de la usona prezidento kontraŭ sia kolombia kolego estas interpretata de larĝaj sektoroj de la sudamerika lando kiel insulto kaj ofendo al nacia suvereneco.

Fonto: PL

 

Lasi Rimarkon

* Komentoj estas moderigitaj. Radio Habana Kubo ne respondecas pri la opinioj esprimitaj ĉi tie.


Skip to content