Hejmo ĈiujNaciaKuba prezidento taksas krima, faŝisma kaj genocida la novan usonan eskaladon kontraŭ la insulo

Kuba prezidento taksas krima, faŝisma kaj genocida la novan usonan eskaladon kontraŭ la insulo

de Maritza Gutiérrez González
Kuba prezidento taksas krima, faŝisma kaj genocida la novan usonan eskaladon kontraŭ la insulo

La Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, ĉi-vendrede malkaŝis la faŝisman, kriman kaj genocidan naturon de la usona registaro, post la plenuma ordono eldonita de la okupanto de la Blanka Domo, kiu pliigas la blokadon.

En sia socia reto, la kuba prezidento kritikis prezidenton Trump, deklarante, ke sub mensoga kaj senbaza preteksto, “vendita de tiuj, kiuj faras politikon kaj riĉigas sin je la kosto de la suferado de nia popolo”, li daŭrigas sian politikon “strangoli la kuban ekonomion per trudado de tarifoj al landoj, kiuj suverene komercas nafton kun Kubo”.

Díaz-Canel atentigis, ke ĉi tiu decido pruvas la brutalecon de la politiko kontraŭ la plej granda insulo en Antiloj, demandante en la socia reto:

Ĉu la ministro pri eksterlandaj aferoj kaj liaj arlekenoj ne asertis, ke la blokado ne ekzistis? Kie estas tiuj, kiuj enuigas nin per siaj falsaj rakontoj, ke ĝi estas simple “duflanka komerca embargo”?

Poste, la kuba ŝtatestro severe kritikis kaj kondamnis tiujn, kiuj incitas la blokadon kontraŭ Kubo, samtempe malkaŝante la veran naturon de la plenuma ordono per deklaro:

“Ĉi tiu nova decido montras la faŝisman, kriman kaj genocidan naturon de kabalo, kiu ŝtelis la interesojn de la usona popolo por pure persona profito.”

La antaŭan tagon, prezidento Donald Trump subskribis plenuman ordonon deklarantan “nacian krizon” rilate al la insula nacio, per kiu li planas trudi tarifojn al landoj, kiuj vendas aŭ liveras nafton al Kubo.

En la sama socia reto, la kuba ministro pri eksterlandaj aferoj Bruno Rodríguez kondamnis la novan pliintensiĝon de la usona blokado kontraŭ la insulo, celanta sufoki ĝin per energia premo — sinteno, kiun li forte kondamnis.

Reage al ĉi tiu brutala agreso kontraŭ Kubo kaj ĝia popolo, esprimoj de malakcepto de ĉi tiu politiko amasiĝas el la tuta mondo, dum solidarecaj organizaĵoj kaj grupoj montras sian subtenon al la kariba nacio.

 

Fonto: PL

Lasi Rimarkon

* Komentoj estas moderigitaj. Radio Habana Kubo ne respondecas pri la opinioj esprimitaj ĉi tie.


Skip to content