5
José Angel Portal Miranda, la Ministro pri Publika Sano de Kubo, detale priskribis antaŭ la parlamenta sesio, la defiojn prezentitajn de la nuna epidemiologia situacio kaj la klopodojn de sanpersonaro por mildigi ĝiajn efikojn.
La ministro rimarkigis, ke la cirkulado de virusoj kiel dengo, ĉikungunjo kaj oropouche en diversaj partoj de la nacia teritorio iom malpliiĝis en la lastaj tagoj laŭ la kvanto da enhospitaligitoj rilataj al febro kaj la malpliiĝo, dum la dua sinsekva semajno, falis la nombro de kazoj bezonantaj intensan flegadon. Pro la entreprenitaj agoj kaj sindediĉon de la sanpersonaro, li asertis ke eblos superi tiun ĉi defion.
