Havano, (RHK) La Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, akceptis Carolinan Cerqueira, prezidanton de la Nacia Asembleo de Angolo, ĉi-vendrede en la Palaco de la Revolucio. Ĉi tiu renkontiĝo reasertis la historiajn ligojn de frateco inter la du popoloj.
La prezidento esprimis sian “grandegan kontenton” pri la vizito de la angola parlamenta reprezentanto.
En frata konversacio, Díaz-Canel esprimis siajn gratulojn al la popolo kaj registaro de Angolo okaze de la memorfesto de la 50-a datreveno de ilia sendependeco, kaj ankaŭ pro la kvin jardekoj da diplomatiaj rilatoj kun Kubo.
“Temas pri profundaj ligoj de solidareco, frateco kaj kunlaboro,” emfazis la ŝtatestro, memorigante, ke tiujn ligojn establis la ĉefkomandanto Fidel Castro Ruz (1926-2016) kaj la unua prezidento de Angolo, Agostinho Neto (1922-1979), ligoj plifortigitaj per la sango verŝita de kubanoj kaj angolanoj por la sendependeco de la afrika nacio.
La eminentulo dankis la angolan registaron pro ĝia neŝancelebla subteno al la lukto de la kuba popolo kontraŭ la ekonomia, komerca kaj financa blokado trudita de Usono, kaj pro ĝia subteno al la kampanjo forigi Kubon el la listo de ŝtataj sponsoroj de terorismo.