Hejmo ĈiujNaciaKuba ŝtatestro prezidis ceremonion pro 65-a datreveno de la rilatoj Kubo-Ĉinio en Havano

Kuba ŝtatestro prezidis ceremonion pro 65-a datreveno de la rilatoj Kubo-Ĉinio en Havano

de Maritza Gutiérrez González
Kuba ŝtatestro prezidis ceremonion pro 65-a datreveno de la rilatoj Kubo-Ĉinio

La Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, gvidis ĉi-lunde la memorceremonion por la 65-a datreveno de diplomatiaj rilatoj inter Kubo kaj Ĉinio kaj la 76-a datreveno de la fondo de la Ĉina Popola Respubliko.

“La proksima amikeco inter Ĉinio kaj Kubo montras la plej rapidan kaj plej efikan vojon al paco kaj disvolviĝo, per kunlaboro inter granda potenco kaj malgranda nacio,” deklaris la prezidento.

En sia festparolado, Díaz-Canel asertis ke laŭ antikva ĉina poemo, “amikeco forviŝas distancon”, kaj laŭ la granda kuba kantverkisto Silvio Rodríguez, “nur amo naskas miron.”

Pro tio, li asertis “nome de la kuba popolo, la Partio kaj la Registaro, mi ĝojas esprimi miajn plej varmajn gratulojn al pluraj generacioj de kubanoj kaj ĉinoj, kies altvalora heredaĵo eltenis la teston de la tempo kaj la geografian distancon, kiu apartigas nin, okaze de la 65-a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Kubo kaj Ĉinio”.

Li plu esprimis ke “hodiaŭ, nin akompanas malnovaj kaj karaj amikoj, kaj en nia memoro aliaj, kiuj jam ne estas fizike kun ni. Ĉiuj estis atestantoj kaj iniciatintoj de la specialaj rilatoj, kiujn oni povas establi inter malgranda lando kaj granda, ambaŭ socialismaj, kaj ankaŭ inter latinamerika lando kaj Nova Ĉinio.”

Díaz-Canel diris ke “nur 90 mejlojn for de la marbordoj de Usono, la Kuba Revolucio, sieĝata kaj krime blokita de la dekadenca hegemonio de Usono, persistas en la konstruado de socialismo sub ekstreme kompleksaj kondiĉoj. Sub la gvidado de sia Komunista Partio, la nacio alfrontas la plej grandajn defiojn sen cedi.

Kreiva rezisto estas nia formulo fronte al provoj de sufokado. Kaj ĉe la horizonto, la eksterordinara historio de Ĉinio pri lukto, penado, ofero kaj imponaj atingoj aperas kiel inspiro, firmigita sur la vojo de socialisma konstruado kun ĉinaj karakterizaĵoj.

Li rememoris historiajn okazaĵojn revuante ĉi tiujn 65 jarojn: “La speciala rilato, kiu unuigas nin, havas profundajn historiajn radikojn, baziĝas sur similaj celoj kaj idealoj, kaj estis akompanata de persona atento, gvido kaj alta prioritato donitaj de la ĉefaj gvidantoj de ambaŭ landoj, de la historia generacio ĝis la nuntempo, kun interpartiaj ligoj kiel ĝia bazŝtono.”

Ĉinio ĉiam estis inter niaj plej proksimaj amikoj dum la malfacilaj tagoj de la Speciala Periodo, post la disfalo de USSR kaj la malapero de la socialisma bloko en Orienta Eŭropo. Prezidanto Jiang Zemin estis la sola ŝtatestro kiu vizitis Kubon en 1993, gesto de frateco kaj konfido en la kapablo de nia lando sukcese superi tiun fatalan momenton.

Okaze de la vizito de Kamarado Xi Jinping en 2014, Kamarado Fidel skribis en unu el siaj pripensoj: “Xi Jinping estas unu el la plej firmaj kaj kapablaj revoluciaj gvidantoj, kiujn mi iam renkontis.”

Ni havas larĝan komunan bazon kaj reciprokan subtenon pri kernaj aferoj de internacia tagordo, ĉiam defendante multflankan mondon, la principojn de internacia juro kaj la Ĉarton de Unuiĝintaj Nacioj. Kubo daŭre kontribuos al vekado de reciproka intereso inter Latinameriko kaj Karibio kaj la unu kaj nedividebla Ĉinio.

Ĉinio konstante montras al ni la plej bonan manieron antaŭenigi pacon kaj multflankan mondon. Kompreneble, ne per apliko de protektismaj mezuroj, distordado aŭ politikigo de la reguloj de tutmonda komerco; ne per ideologia kaj kultura maltoleremo; ne per apliko de duecaj normoj; ne per politikoj de forto aŭ provo trudi unuecan modelon tutmonde; ne per trudado de unupartiaj trudaj mezuroj; ne per blokado de aliro al teknologioj kaj scio aŭ provo interrompi tutmondajn industriajn kaj provizajn ĉenojn, kiel faras Usono.

Je la femo, la kuba ŝtatestro esprimis ke “la proksima amikeco inter Ĉinio kaj Kubo montras la plej rapidan kaj plej efikan vojon al paco kaj disvolviĝo, per kunlaboro inter granda potenco kaj malgranda nacio.”

Kune ni povas montri la senliman forton de la identigo de du veraj revolucioj kaj la profundan valoron de reciproka solidareco, li aldonis ke dankis “pro ĉi tiuj 65 jaroj da vera amikeco!Vivu la fera amikeco inter Ĉinio kaj Kubo.”

Fonto: ACN

Lasi Rimarkon

* Komentoj estas moderigitaj. Radio Habana Kubo ne respondecas pri la opinioj esprimitaj ĉi tie.


Skip to content