La kuba ministro pri eksterlandaj aferoj Bruno Rodríguez akuzis la ekvadoran prezidenton Daniel Noboa pri malobservo de internacia juro kaj submetiĝema sinteno al la usona registaro.
En sia socia amaskomunikila konto, la estro de la kuba diplomatio asertis, ke “la prezidento de Ekvadoro estas konata pro sia emo ignori kaj malobservi internacian juron, precipe la Vienan Konvencion pri Diplomatiaj Rilatoj.”
“La atako kontraŭ la meksika ambasadejo en Kito kaj la batado de diplomatia oficisto de tiu misio estas nerefutebla pruvo,” li aldonis.
Ródríguez deklaris, ke la ŝtatestro “cinike mensogas, uzante elpensitajn pretekstojn pri la agoj de kubaj diplomatiaj personoj en tiu nacio, kaj fanfaronas pri forpelo de ili.”
“Li faras tion kun evidenta servemeco por plaĉi al la usona registaro,” li emfazis.
“La antaŭan tagon, Noboa diris, ke kubaj diplomatoj enmiksiĝis en politikajn agadojn kaj, tial, estis forpelitaj el la anda nacio.”
Responde, la kuba ministerio pri eksterlandaj aferoj nomis la decidon arbitra, nepravigebla kaj malafabla, kaj fermis la kuban ambasadejon en Kito.
Fonto: PL
