La kuba ministro pri eksterlandaj aferoj Bruno Rodríguez denuncis ke la usona registaro celas “kunkulpigi la homaron pri terura sieĝo petrola” kontraŭ Kubo, ĝuste kiam oni atentigas ke de antaŭ 64 jaro la prezidento Kennedy dekretis totatalan embargon.
Tra la cifereca reto X, Bruno Rodríguez emfazis ke la suferoj de la kuba popolo estis “profitdona negoco por la politikistoj kontraŭkubaj”, kiuj riĉiĝis danke al la publikaj usonaj fondusoj.
Rodríguez memorigis ke tiun ĉi trian de februaro oni memoras la 64-a jariĝon de kiam Kennedy subskribis la prezidentan proklamon 3447, kiu formaligis tiun embargon pri komercado inter Usono kaj Kubo.
En la plej freŝa pliiĝo de unupartiaj trudaj punreguloj, kiujn Vaŝingtono subtenis ekde tiam, la Trump-registaro subskribis ekzekutivan ordonon la 29-an de januaro, kiu establas tarifsistemon kontraŭ landoj, kiuj liveras nafton al Kubo.
Ĉi tiu decido estis priskribita de la Kuba Revolucia Registaro kiel malferma malobservo de internacia juro kaj senprecedenca humanitara minaco al la civila loĝantaro.
Fonto: PL
