Ĉi-ĵaŭde, la 15-an de januaro 2026, alvenis en la patrujon la mortaj restaĵoj de la 32 batalantoj, kiuj heroe falis dum la krima atako farita de la usona registaro kontraŭ la fratina Bolivaria Respubliko Venezuelo.
Ili ricevos la unuan postmortan omaĝon en milita ceremonio ĉe la Internacia Flughaveno José Martí en Havano.
Poste, ili estos transportitaj laŭlonge de la Avenuo Rancho Boyeros al la sidejo de la Ministerio de la Revoluciaj Armitaj Fortoj. Dum ĉi tiu procesio, grupo da homoj, kolektitaj ambaŭflanke de la avenuo, omaĝos la falintojn.
Ekde la 15-a de januaro, je la 10-a horo matene, la publiko rajtos aliri la sidejon de la Ministerio de la Revoluciaj Armitaj Fortoj, kie la restaĵoj de niaj batalantoj estos montrataj.
Vendredon, la 16-an de januaro, je la 7:30-a horo matene, havananoj kunvenos ĉe la Kontraŭimperiisma Tribuno José Martí por la ceremonio, kiu komencos la Marŝon de la Batalanta Popolo, reasertante ilian engaĝiĝon al la Patrujo.
Je la 9-a horo matene de tiu sama vendredo, okazos memorceremonioj en ĉiuj provincaj ĉefurboj. Je la 16-a horo posttagmeze, la restaĵoj estos enterigitaj en la panteonoj de tiuj, kiuj falis defendante siajn respektivajn lokojn. Ĉiuj municipoj tra la lando okazigos postmortajn omaĝojn. Honoro kaj gloro al niaj herooj!
Fonto: ACN
