Hejmo ĈiujInternaciaKubo kritikas foreston de Usono en Konsilio pri homaj rajtoj

Kubo kritikas foreston de Usono en Konsilio pri homaj rajtoj

de Maritza Gutiérrez González
Kubo kritikas foreston de Usono en Konsilio pri homaj rajtoj

La kuba ministro pri eksterlandaj aferoj Bruno Rodríguez kritikis la usonan registaron  pro malĉeesto en la Universala Perioda Revizio ĉe la Konsilio pri Homaj Rajtoj.

“La decido de la usona registaro foresti de ĝia Universala Perioda Revizio ĉe la Konsilio pri Homaj Rajtoj reasertas ĝian arogantan konduton rilate al multflankalismo kaj la sistemo de Unuiĝintaj Nacioj,” deklaris la kuba ministro pri eksterlandaj aferoj.

En mesaĝo en sociaj retoj, li ankaŭ asertis, ke ĉi tiu decido montras la “senpovecon” de la Blanka Domo.

“Ĝi malkaŝas ĝian duecan politikon, malestimon kaj mankon de engaĝiĝo kaj kunlaboro kun la mekanismoj pri homaj rajtoj,” emfazis la kuba ministro pri eksterlandaj  aferoj.

Fonto: PL

Lasi Rimarkon

* Komentoj estas moderigitaj. Radio Habana Kubo ne respondecas pri la opinioj esprimitaj ĉi tie.


Skip to content