En artikolo publikigita de la gazeto Cubaperiodistas, la esploristo Octavio Fraga Guerra detale priskribas la realon nuntempan de Kubo submetata je agresema kampanjo komunika, krom la longa ekonomia milito akrigita de la nuna usona administracio per naftoblokado, kiu malebligis alproksimiĝon de ŝipoj kun petrolo aŭ ties derivaĵoj al Kubo dum la lastaj tri monatoj, laŭ informis la aŭtoritatuloj.
En la artikolo la aŭtoro klarigis kiel sociaj retoj estas uzataj por inciti perforton kaj malstabiligi la kuban socion per misinformado kaj onidiroj. Terminoj kiel “malsukcesinta ŝtato” estas uzataj por generi negativajn opiniojn pri la legitima registaro de Kubo, celante krei dividon inter la registaro kaj la popolo.
Ĉi tiuj mesaĝoj, reklamitaj de la miamia kontraŭrevoluciularo, instigas kaoson kaj protestojn kontraŭ la aŭtoritatoj. Lastatempaj eventoj en Morón montras ĉi tiun intencon. La respondeculoj uzas la ideojn de Gene Sharp por malstabiligi ordon en Kubo, kondukante al rakonto kiu pravigas militan intervenon.
Ĉi tiuj lastatempaj agoj ne estas izolitaj okazaĵoj, sed prefere parto de kunordigita strategio, kaj tiuj malantaŭ ili estas agentoj de eksteraj fortoj.
Kuba juro antaŭvidas malliberecajn punojn de tri ĝis ok jaroj pro kolektado, reproduktado aŭ disvastigado de subfosa materialo de “la Registaro de Usono, ĝiaj agentejoj, departementoj, reprezentantoj, oficistoj aŭ iu ajn eksterlanda ento kun la celo subteni ekonomiajn sankciojn kaj malstabiligi la nacion. La punoj estos kvar ĝis dek jaroj da malliberejo se la krimo estas farita kun la partopreno de aliaj personoj aŭ se ĝi estas financita”[vi].
Ĉu ĉi tiu puna aliro al ŝtatanoj, kiuj partoprenas en malstabiligo kaj subfosado de la konstitucia ordo de siaj landoj, estas unika al la kuba jura sistemo? Tute ne.
En Usono, tiaj agoj estas severe punataj. Laŭ paragrafo 951 de la Krimkodo, “ĉiu ajn krom diplomatia aŭ konsula oficisto aŭ ataŝeo, kiu agas en Usono kiel agento de eksterlanda registaro sen antaŭa sciigo al la Sekretario de Justico […] estas submetata laŭ ĉi tiu titolo al puno de ĝis dek jaroj da malliberejo”[vii].
Same kiel aliaj nacioj starigas leĝaron celantan trakti agojn, kiuj minacas ilian konstitucian ordon, Kubo havas similan respondecon. La juraj institucioj en nia lando taskigitaj por plenumi ĉi tiun taskon, de plej alta graveco por la nacio, faras tion kun ĉiuj proceduraj garantioj, kiuj distingas ŝtaton regata de juro. La kuba socio kondamnas ĉian agon, kiu kontribuas al subfosado de la konstitucia ordo legitimita de la suvereno, ĉar ĝi konsistigas agon de mallojaleco al la kolonoj de la kuba nacio.
Fonto: Cubaperiodistas
