Hejmo ĈiujKulturoLa Esperanto-movado plu reprezentata de TEJO en CoNGO

La Esperanto-movado plu reprezentata de TEJO en CoNGO

de Maritza Gutiérrez González
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) elektiĝis kiel membro de la estraro de CoNGO

Fine de oktobro, en Novjorko,okazis la ĝenerala asembleo de CoN-GO, la Konferenco de Ne-Registaraj Organizaĵoj (NRO-oj) en Konsulta Ri-lato kun Unuiĝintaj Nacioj (UN). Dum ĝi estis elektita nova estraro por gvidi la Konferecon.

UEA de jardekoj aktivas en CoN-GO, reprezentante la Esperanto-movadon kaj ĝian engaĝiĝon por internacia dialogo kaj lingvaj rajtoj en la kadro de UN. En 2022 UEA kaj aliaj pli ol 20 NRO-oj kunfondis en CoNGO la Komitaton de NRO-oj pri Lingvoj (CoLL) por doni pli grandan atenton al lingvaj aferoj ĉe UN, lingva egaleco kaj forigo de lingva diskriminacio. La postenojn de prezidanto kaj vicprezidanto de la komitato okupas la reprezentantoj de UEA ĉe UN en Novjorko, Francis Hult kaj Humphrey Tonkin.

En la lastaj 6 jaroj UEA estis membro de la Estraro de CoNGO kaj dum la ĉi-jara asembleo finiĝis la dua trijara mandato de UEA. Laŭ la statuto de CoNGO organizaĵo povas deĵori sinsekve maksimume dum du mandatoj, kaj tial UEA finis sian estraran funkcion.

Feliĉe tamen la voĉo de Esperanto ne silentiĝos en tiu kunteksto, ĉar inter la kandidatoj por la nova estraro estis Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), kiu sukcese elektiĝis kiel membro de la nova estraro de CoNGO. UEA varme gratulas TEJO-n pro tiu atingo kaj deziras fruktodonan laboron en la nova rolo, al kiu UEA plene disponeblos por kunlabori.

Tiu elektiĝo certigas, ke la Esperanto-movado ne nur daŭre havos aktivan reprezentadon en la prizorgado kaj fortigado de la neregistara kampo rilate al la aferoj de UN, sed ankaŭ, ke la kampoj de lingvaj rajtoj kaj lingva diverseco restos aktualaj en la tagordo de CoNGO, inkluzive por kreskigo de la konscio pri Esperanto kiel neŭtrala internacia lingvo – nun per la voĉo de la junularo.

Pliajn detalojn oni povas legi en la raporto de TEJO: https://mallonge.net/1va.

Fonto: revuo Esperanto

Lasi Rimarkon

* Komentoj estas moderigitaj. Radio Habana Kubo ne respondecas pri la opinioj esprimitaj ĉi tie.


Skip to content