Hejmo ĈiujNaciaMateriala helpo sendita de Meksiko alvenis en Havanon

Materiala helpo sendita de Meksiko alvenis en Havanon

de Maritza Gutiérrez González
Meksika solidareco al Kubo

En sia X-konto, la prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel Bermúdez, esprimis sian dankemon pro la sinteno kaj deklaris, ke ĉi tiu helpo “portas la solidarecon, amikecon kaj ekzemplan historion de suvereneco kaj respekto al la rajtoj de aliaj, kiuj distingas Meksikon.”

La helpo sendita al Kubo de la meksika registaro, konsistanta el nutraĵoj, higienaj produktoj kaj aliaj provizoj, alvenis  al la haveno de Havano.

La ŝipoj de la meksika mararmeo Papaloapan kaj Isla Holbox transportis la sendaĵon laŭ la instrukcioj de la prezidentino Claudia Sheinbaum.

 

Lasi Rimarkon

* Komentoj estas moderigitaj. Radio Habana Kubo ne respondecas pri la opinioj esprimitaj ĉi tie.


Skip to content