Hejmo ĈiujInternaciaMeksiko gastigas la IX-an Kontinentan Latinamerikan kaj Kariban Kunvenon de Solidareco kun Kubo

Meksiko gastigas la IX-an Kontinentan Latinamerikan kaj Kariban Kunvenon de Solidareco kun Kubo

de Maritza Gutiérrez González
Meksiko gastigas la IX-an Kontinentan Latinamerikan kaj Kariban Kunvenon de Solidareco kun Kubo

La IX-a Kontinenta Latinamerika kaj Kariba Kunveno de Solidareco kun Kubo komenciĝas ĉi-ĵaŭde en Meksiko. Inter ĝiaj celoj estas pli granda regiona kunordigo por plifortigi agojn kontraŭ la ekonomia blokado de Usono al la kariba nacio.

Simile, delegitoj el pli ol 300 landoj diskutos kiel plifortigi aktivismon por la ekskludo de Kubo el la falsa listo de ŝtataj sponsoroj de terorismo kaj kiel alfronti la amaskomunikilan militon kontraŭ la Revolucio.

La kunsidoj traktos la heredaĵon de la Ĉefkomandanto, kaj la ĉefparoladon “Fidel kaj la Latinamerika kaj Kariba Unueco” faros Aleida Guevara, filino de Che Guevara, la brazila teologo Frei Betto, kaj la haitia profesorino Camille Chalmers.

La Meksika Movado de Solidareco kun Kubo, organizanto de la forumo, anoncis inter la tagordaj temoj la antaŭenigon de solidarecaj projektoj kun Kubo en la ekonomia sfero, kaj agojn subtenantajn Palestinon kaj la justajn kaŭzojn de la popoloj; kontraŭkoloniismon, kontraŭimperiismon kaj kontraŭfaŝismon; kaj la Proklamon de Latinameriko kaj Karibio kiel Zono de Paco.

La kunsidoj inkluzivos prelegojn pri la kuba junularo kiel daŭrigo kaj garantio de la Revolucio; la batalo de ideoj en komunikado; ĝisdatigon pri la efiko de la blokado kaj rilatoj kun Usono.

Por Kubo partoprenas Fernando González, prezidanto de la Kuba Instituto de Amikeco kun la Popoloj (ICAP); ambasadoro Marcos Rodríguez Costa; Fernando Rojas, de la Reto de Intelektuloj en Defendo de la Homaro; Johana Tablada, de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj; la juna reprezentanto Elián González; kaj la kvinfoja olimpika ĉampiono Mijaín López.

Fonto:  ACN

Lasi Rimarkon

* Komentoj estas moderigitaj. Radio Habana Kubo ne respondecas pri la opinioj esprimitaj ĉi tie.


Skip to content