Prezidanto de WBSC sentas sin optimisma pri sia vizito al Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-01-18 09:22:43

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Riccardo Fraccari

La prezidanto de la Monda Konfederacio de Basbalo-Softbalo (WBSC), Ricardo Fraccari, esprimis ĉi-lunde, ke li revenos al Svislando tre optimisma pri sia vizito al Kubo, kiu finiĝas ĉi-marde.

Li diris, ke la celo malfermi la pordojn kaj doni subtenon por ke la kubaj federacioj povu komenci la projekton por disvolvi sian basbalon estas plenumita.

"Mi vidis, ke la aŭtoritatoj de la Kuba Basbalo-Federacio (FCB) planas praktiki detalan planon por reveni al la konkurenciva nivelo, kiun ĉi tiu sporto ĉiam havis, ĉar la potencialo, kiun ĝi posedas kun siaj talentaj junuloj, estas nekontestebla." li komentis en Gazetara Konferenco en la Salono 'Adolfo Luque', de la Latin-Amerika Stadiono, en Havano.

La itala direktoro klarigis, ke la interŝanĝa tagordo inter la WBSC kaj la FCB analizis diversajn temojn, inter kiuj la dungado de kubaj basbal-ludantoj en diversaj eksterlandaj ligoj, la disvolviĝo de basbalaj akademioj, partopreno en internaciaj eventoj kaj la tre moda Basbalo 5.

"La aferoj ne ŝanĝiĝas de unu tago al la alia, sed mi aprezas la grandan volon de la kubaj direktoroj kontentige plenumi la planon", li diris.

Fraccari emfazis, ke "Kubo devas ellabori leĝan planon por ke ĝiaj ludantoj, post partoprenado en la kuba sezono, iru ludi en eksterlandaj ligoj por plibonigi sian nivelon. Kaj la WBSC povus esti la konekta ponto."

Li aldonis, ke la kariba nacio estas inkluzivita en la provo de la WBSC modernigi kaj tutmondigi basbalon ĉe la klubnivelo.

Koncerne la revenon de basbalo al la Olimpikoj de Los-Anĝeleso en 2028, la prezidanto de WBSC deklaris, ke la esenca afero estos redukti la nombron da partoprenantoj kaj la daŭro de la ludoj, kiuj povus esti reduktitaj al sep ludperiodoj.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up