Floridita: Hemingway kaj daikirio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-08-06 08:40:53

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Fakte, la jardeko de la tridekaj jaroj pasintjarcente, unuigis en tiu ĉi restoracio-drinkejo kelkajn homojn, inter ili, entrepreneman katalunon kaj obstinan aventuremulon.

Ambaŭ markis startpunkton en la kuba koktelumado: unu estis Constantino Ribalaigua, serĉanto de esencoj allogontaj la gustosenson; la alia, amanto de fortaj emocioj kaj bonaj drinkaĵoj; la unua plibonigis la daikirion, kaj la alia, verkisto konfirmita kies nomo estis Ernest Hemingway, famigis ĝin je tutmonda skalo, kaj renovigis ĝin, tial ke faris ĝin pli potenca, tio estas Sovaĝa Daikirio, kiu estas nuntempe fama, sub la nomo Papa Hemigway speciala, kun malpli da sukero kaj pli da rumo.

La konstanta vizito de la usona verkisto kaj la kvalito de la kokteloj igis la restoracion-drinkejon Floridita tre notinda, kaj sekve, ĝi estis konsiderata inter la sep plej bonaj drinkejoj de la tuta mondo,  kune kun  Rafles Bar de Singapuro; la hotelo Shelbourne, de Dublino; la klubo 21 de Nov-Jorko; la Ritz Bar, de Londono; la Ritz de Parizo kaj la Pied Piper Bar en la Hotelo Palace de San Francisko.

Kiam Hemingway gajnis la Nobelpremion de literaturo en la jaro 1954, en la drinkejo oni senvualigis buston, kies bronza plako tekstas jene: “Al nia amiko Ernest Hemingway. Nobelpremio de Literaturo. Floridita”. Laŭ oni rankontas, la verkisto multe emociiĝis kaj esprimis ke li ne meritis tian honoron.

Sendube,  Floridita markis la vivon de Hemingway. Al tiu loko li portis amikojn kaj vizitantojn, kiel la konataj geaktoroj, Spencer Tracy, Errol Flynn, Marlene Dietrich, Ava Gardner, Robert Taylor, Libertad Lamarque, Pedro Almendáriz kaj certe multaj aliaj.

La verkisto omaĝis sian preferatan drinkejon Floridita per sia verko Insuloj en la Golfo, tiel ke en tiu drinkejo okazas parto de la romano kaj multaj personoj, kiuj alvenas tien,  estis realaj konatuloj, kiuj dividis kun li belajn momentojn en la populara drinkejo.

Nuntempe, la fama Floridita estas ĉiam plena de vizitantoj, kiuj estante tie, sentas la ĉeeston senliman de Hemingway. Tie oni trovas lian preferitan seĝon, kiu neniam plu estis uzata. Tie ĉiam aperas iu, kiu gustumante bongustan daikirion tostas je la memoro de Ernest Hemingway.


Rilataj Artikoloj


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up