Ministroj pri eksteraj aferoj de CELAC kunvenos en Argentino

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-01-03 12:02:00

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Bonaero, jan 3  (RHK) Argentino prepariĝas  por gastigi venontvendredon la XXII-an Pintkunvenon de Ministroj pri Eksteraj Aferoj de la Komunumo de Latin-Amerikaj kaj Karibaj Ŝtatoj (Celac), markita de la kandidateco de ĉi tiu nacio por ekzerci la prezidantecon de 2022.

De antaŭ  kelkaj tagoj la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj laboras por okazigi la kunvenon, kiu sesios persone kaj virtuale, la unua el tiu mekanismo, kiun gastigos ĉi tiun nacion, kies prezidanteco pasintjare estis plenumita de Meksiko.

Argentino estas forta kandidato por  prezidi la mekanismon  ĉi-jare, kalkulante kun la apogo de 31 el la 32 landoj kiuj ĝin formas.

Bazita en la Palaco San Martín, Argentino bonvenigos plurajn eksteraferajn ministrojn, kiuj ĉeestos en la kunveno kaj laŭ oficialaj fontoj informis Télam, pluraj el ili alvenos la antaŭan tagon kaj tiun saman nokton ili estos regalataj per honora vespermanĝo ĉe la Kultura Centro Kirchner.

Vendrede estos  intensa tago, en kiu la gastiga kanceliero, Santiago Cafiero, bonvenigos siajn homologojn kaj prezentos al la pleno la proponon komandi la regionan blokon por la venonta periodo.

En lastatempaj deklaroj al Télam, Cafiero emfazis la gravecon de Celac por Argentino  kiel mekanismo por integriĝo kaj latinamerika kaj kariba kunlaboro en la serĉo de ekonomia kaj socia evoluo, kaj ĝia rolo en plifortigo de la demokratioj kaj liberecoj de la landoj kiuj formas  ĝin.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up