Atentigas Raúl Castro pri defioj de la kuba ekonomio en 2017.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-12-28 09:17:46

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 28 dec (RHK) La kuba prezidento Raúl Castro, atentigis ke en la jaro 2017 persistos la financaj streĉoj kaj la ekonomiaj defioj, tamen prognozis ascendan vojon por la insula ekonomio.

Laŭ klarigis la ŝtatestro dum la ferma plensesio de la oka leĝofaro de la parlamento, oni esperas ke la Malneta Interna Produkto (PIB) kresku modere je 2% venontjare.

Tiucele devos esti plenumitaj kelkaj antaŭkondiĉoj, interalie, li aldonis, garantii la eksportaĵojn kaj oportunajn enspezojn pro tiu koncepto; kreskigi la landan produktadon por anstataŭi importaĵojn; redukti la elspezojn ne neprajn kaj racie kaj efike utiligi la disponeblajn rimedojn.

Meze de la malfacilaĵoj ni daŭre efektivigos la programon de investoj kaj grave zorgos pri la bezono vigligi la eksterlandajn investojn en Kubo, pri kio ni ne kontentas ĉar oftas la troaj malfruoj en la negocaj procezoj.

La kuba prezidento alvokis transsalti la malnovan pensmanieron plenan je antaŭjuĝoj kontraŭ la eksterlanda kapitalo kaj senigi sin je falsaj timoj al ĝi, konsiderante ke ni ne iras nek iros al kapitalismo, sed ni ne devas meti obstaklojn al tio kio fareblas en la kadro de la validaj leĝoj.

Li precizigis, ke  inter la limigoj por la ekonomio en la dua semestro de la nuna jaro estis  la reduktiĝo de brulaĵoj kaj la financaj streĉoj, kiuj profundiĝis kaj kondukis al malkresko de la PIB je 0,9%.

Malgraŭ tio, oni garantiis la nivelojn je sana prizorgado kaj edukado, ne okazis retroiro al elektraj paneoj aŭ mallumiĝoj, nek kolapsis la ekonomio kiel malbonaŭguris la internacia gazetaro, aldonis Raúl.

Tamen, ne eblis transiri la provizoran situacion travivatan de la insulo rilate al pagoj kurantaj al la provizantoj, kaj tiucele efektiviĝis diversaj agadoj kiuj ebligos mildigi la priskribitan panoramon.

Tiusence, Raúl Castro dankis la fidon de la komercaj partneroj kaj certigis ke oni restarigos la normalecon en tiu ĉi grava sfero por kontribui al sanigo de la ekonomiaj bazoj kaj eviti la ripeton de tiaspecaj situacioj estontece.

Li ankaŭ menciis la negativajn efikojn de la sieĝo ekonomia, komerca kaj financa de Usono kontraŭ Kubo, kiu daŭre validas, kaj ekzemplo de tio estas ke Kubo ankoraŭ ne povas efektivigi internaciajn transsakciojn en usonaj dolaroj, kio malebligas antaŭenigi potencialajn negocojn.

Rilate al la aprobo flanke de la nacia asembleo pri leĝo kiu malpermesas utiligi la nomon de Fidel Castro por nomi stratojn, konstruaĵojn aŭ instituciojn, aŭ starigi monumentojn al lia memoro, Raúl precizigis ke la Parlamento konsekris en Leĝon, la esprimitan volon de la historia gvidanto de la kuba revolucio ĝis la lastaj horoj de lia vivo, kiu heredigis al ni senmortan ekzemplon, nerezigneblan optimismon kaj fidon je la venko.

Antaŭ fini sian paroladon, Raúl Castro sendis gratulon al la kuba popolo okaze de nova datreveno de la revolucia venko la 1-an de januaro de 1959 kaj pro la alveno de nova jaro



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up