Kuba vicministro Ricardo Cabrisas vizitas Angolon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-04-15 08:08:08

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Ricardo Cabrisas ekvizitas Angolon

Luando, 15 apr (RHK) La kuba vicprezidanto Ricardo Cabrisas, ekvizitas Angolon dum tri tagoj okaze de la 14-a sesio de la miksa komisiono interregistara Angolo-Kubo.

Li estis akceptita en la flughaveno de la vicministrino de kunlaboro Domingo Lopes kaj la direktorino pri Ameriko de la ministerio pri eksteraj rilatoj de tiu lando.

Hodiaŭ la kuba vicmiistro renkontiĝos kun la ministro de ŝtato kaj estro de la civila domo de la prezidento de la respubliko, Frederuci Cardoso, en la sidejo de la ministerio de eksteraj rilatoj.

Diplomatiaj fontoj de Angolo emfazis ke la tagordo inkluzivas la renegocadon de la interkonsento pri reciproka fruktuzo de nemoveblaĵoj kaj ka sektora reviziado de la interkonsentoj kunlaboraj; same kiel la analizoj de la establitaj devigoj dum la antaŭa renkontiĝo en Havano, en februaro de 2017.

Oni esperas ke ambaŭ  funkciuloj subskribos morgaŭ la platformon de negocado politika, diplomatia, scienca, teknika kaj komerca.

Cabrisas ankaŭ renkontiĝos kun la ministro pri eksteraj rilatoj Manuel Augusto kaj aliaj aliaj funkciuloj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up