Kubaj deputitoj elektas hodiaŭ laj plej altajn ŝtatpostenojn

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-10-10 09:07:00

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La parlamento sesias en Havano

Havano, 10 okt (RHK) La deputitoj al la Nacia Asembleo de la popola povo (ANPP) elektas hodiaŭ en eksterordinara sesio, la prezidenton kaj vicprezidenton de la Respubliko kaj aliajn altrangajn ŝtatpostenojn.

La deputitoj ankaŭ elektos la prezidanton, la vicprezidanton kaj sekretarion de la koncerna leĝofara organo, kaj sekve, de la ŝtata konsilantaro, krom la ceterajn 18 membrojn de tiu ĉi.

Tiamaniere, la parlamentanoj plenumas la dispoziciojn de la nova Konstitucio kaj de la Elekta Leĝo.

La prezidento de la Respubliko estos elektita el la parlamento. Temas pri la unua fojo post la instituciiĝo komencita en 1976, kiam Kubo havos tiun ĉi postenon.

Laŭ la Elekta Leĝo, la Nacia Elekta Konsilantaro kaj la Komisiono Nacia pri kandidatigo kondukos la parlamentan sesion dum la prezento kaj aprobo de la kandidat-projektoj estiĝintaj el la proponoj faritaj de la parlamentanoj, samkiel la elektan proceduron anoncitan per voĉdono rekta kaj sekreta de tiuj popolaj reprezentantoj.

Tiaj ŝanĝoj en la gvidaj strukturoj de lando estiĝinta kiel socialista ŝtato de juro kongruas kun la preskriboj de moderna Konstitucio, kiu naskiĝis el demokrateca ekzerco historia, tiel ke ĝi naskiĝis el kolektiva konstruo kiun partoprenis milionoj da kubanoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up