La plej gravaj momentoj de la kubaj esperantistoj en 2018

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-01-01 12:52:57

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Solena malfermo de la 9-a Tutamerika Kongreso

La jaro 2018 markis gravajn momentojn por la kuba kaj la internacia esperanto-komunumo: jen resume versio de kelkaj el la plej gravaj kunvenoj  organizitaj de la kuba esperantistaro, plus  aliaj, kiuj havis partoprenon de kubaj esperantistoj.

9-a Tutamerika Kongreso de Esperanto (#9TAKE): februaro

Ĝi okazis de la 11-a ĝis la 17-a  de februaro kun partopreno de  231 kongresanoj el  20 landoj. La inaŭgura ceremonio okazis en la teatro de la nacia muzeo de belartoj. La vicministro de kulturo, Fermando Rojas bonvenigis la partoprenantojn.

La kongresa temo estis “Lingvoj kaj Kulturoj: edukado por daŭripova evoluo en La Amerikoj”. Ĝi konfirmis ke Kubo estas paca kaj sekureca loko kie solidaremo kaj amikemo estas realaj kaj kongruaj al la celo de la internacia esperanto-movado.

La kongreson partoprenis la d-rino. Sara Spanó, estrarano de UEA kiu esprimis sian dankon al la kuba movado pro la aktiva agado favore al Esperanto. La ĉeestantoj povis ĝui tre varian programon, prelegojn, kunsidojn, fakajn prezentojn, lecionojn, AMO-seminarion, kulturan programon, kiu inkluzivis teatraĵojn amatorajn kaj ankaŭ profesiajn, ekskursojn antaŭ kaj postkongresajn.

La antaŭ-dum kaj postkongresa informa agado inkluzivis radiajn kaj televidajn elsendojn en la naciaj kanaloj,  ciferecaj raportoj en lokaj gazetoj plus aktiva interŝanĝo en la socia reto Fejsbuko.

 Krisolaj Esperanto-Tagoj (KET): majo

Okazis  de la 23-a ĝis la 27-a de majo por  la unua fojo. Temis pri  regiona renkontiĝo,  kies nomo devenas el la nacieca rolo kiun plenumas  la bela kaj historia urbo Bajamo, situanta en la orienta provinco Granma.

La eventon organizis la provinca filio de KEA sub la gvido de Frank Cedeño kaj lia teamo, kiu proponis interesan programon sub la temo Identeco kaj estonteco de Esperanto.  Pri tiu ĉi evento en la krisolujo de la kuba nacieco, indas mencii ke ĝin partoprenis ĉirkaŭ 40 geesperantistoj el diversaj provincoj. La sidejo de la evento estis la kulturcentro La fenestro situanta en la urba bulvardo.

39-a fondodatreveno de KEA: junio

La 16-an de junio Kuba Esperanto-Asocio festis sian 39-an datrevenon kaj agotagon de esperanto en Kubo. Sendube temis pri festinda dato kiu estis uzita por  kunvenado kaj informa agado je loka agado.

La nuna Kuba Esperanto-Asocio naskiĝis, ĝuste la 16an de junio de la jaro 1979, depost multa sindediĉo kaj tenaceco de niaj antaŭuloj.

Universala Kongreso  de Esperanto en Lisbono: julio

La 103-a eldono de la UK, la plej tradicia kaj amasa evento de la esperanto-komunumo okazis por la unua fojo en la portugala ĉefurbo.

La UK okazis inter la 28-a de julio kaj la 4-a de aŭgusto kun partopreno de 1567 delegitoj el 73 landoj. Ĝia temo estis “Kulturoj, lingvoj, tutmondiĝo: kien nun?”.

La kongreso per fina deklaro alvokis la aktivulon de Esperanto praktiki la solidarecon al suferantoj, batali kontraŭ ĉiuspecaj diskriminacioj, interalie, kongrue kun la plej noblaj tradicioj de la internacia esperanto-movado.

Ĉe la retpaĝo de UEA troveblas pli detalaj informoj: www.uea.org

 KEA estis reprezentita en Lisbono ne nur en la komitato, sed ankaŭ aliĝis individuaj esperantistoj kiuj partoprenis la kongreson. Indas mencii ke UEA rekonis la elstaran agadon de KEA kaj RHK en la persono de Maritza Gutiérrez González, ankaŭ multjara aktiva membro kaj komitatano de la internacia asocio esperantista.

30-a jubileo de Radio Havano Kubo: septembro

La 11-an de septembro la esperanto-elsendoj de RHK fariĝis 30-jaraj, kio estis prifestita kun la geaŭskultantoj ankaŭ en Lisbono kadre de la kunsido kun la radioaŭskultantoj, per intervjuoj kaj amikaj mesaĝoj.

Aliflanke, KEA kaj RHK kune realigis radioelsendon en la radia revuo Cuba Online. La elsendo ankaŭ estis vive elsendita per la socia reto Facebook, la 11-an de septembro. Multaj geaŭskultantoj kaj amikoj sendis mesaĝojn kaj bondezirojn al la tuta teamo de la radiostacio.

La estraroj de ambaŭ institucioj kunvenis en amika etoso, en la sidejo de la radiostacio kaj esprimis sian volon daŭre kunlabori por ke Radio Havano Kubo plu estu la esperanta-voĉo de Kubo. Rekonatestiloj estis interŝanĝitaj kiel esprimo de tiu agnosko al la reciproka kontribuo.

Junulara rekontiĝo (JUSKA): oktobro

En la jaro 2018 grupo de kubaj gejunuloj, sub la gvido de la junulo Lázaro Ochoa, komisiite de KEA, entreprenis diversajn agadojn  kun la celo revigligi kaj restarigi la junularan sekcion de la asocio. Ili reprenis la ideon okazigi la iaman junularan someran renkontiĝon (Juska). Post kelkmonata preparado la renkontiĝo okazis de la 11-a ĝis 15-a de oktobro en kampadejo nomata La Sierrita, feriejo situanta en la orienta provinco Granma.

La junaj esperantistoj sin proponas novaj celoj por revigligi la junularan sekcion kaj varbi gejunulojn en la tuta lando.

Zamenhofa Metiejo en Guantánamo: decembro.

Ĉi-foje ĝi okazis de la 12-a ĝis la 15-a de decembro  ĉe la marborda feriejo konata kiel Yacabo. Tie ariĝis ĉirkaŭ 60 esperantistoj el la tuta lando por kunfesti la zamenhofan tagon.

Unu el la partoprenantoj de tiu ĉi tutlanda renkontigo, estis Pedro Fernández, estrarano de KEA. Li raportis ke la evento estis bone organizita kaj havis varian programon kun prelegoj, lecionoj, didaktikaj ludoj, promenadoj kaj kulturaj vesperoj.

La Zamenhofa Metiejo havas pli ol 22-jaran tradicion kaj estas organizita de la provinca grupo de Esperanto, kiun gvidas Tirso Ávila kun la aktiva partopreno de la tuta teamo provinca.

Zamenhofa Tago kaj Jarfina Aranĝo: Esperanto-centro Havano

La 21-an de decembro okazis la jarfina tradicia renkontiĝo en la nacia sidejo de KEA en Havano, tio estas, la Esperanto-centro, kie ariĝis proksimume 50 geesperantistoj por kunfesti la zamenhofan tagon kaj kune vespermanĝi.

Kiel unua programero okazis  prezento pri La Unesko-rezolucioj de Esperanto flanke de Juan R. Rodríguez, estrarano kaj historiisto de KEA. Poste sekvis eta revuado pri la jara agado, deklamado kaj kanto. Krome, estis jam anoncita ke la 40-a jubileo de la asocio estos solene festita en 2019 en salono de  La Kapitolo de Havano, kie okazis la fonda solenaĵo en 1979.

Same oni invitis la kubajn esperantistojn aliĝi al la jara renkontiĝo KERo 2019 okazonta de la 21-a ĝis 25-a de  marto  2019 en la kampadejo La Hirundoj, feriejo situanta en la orienta provinco Santiago de Kubo.

Santo Domingo en la centra regiono

(Laŭ  raporto sendita de José Luis Montes de Oca,  Prezidanto de la E-Grupo de Santo Domingo)

 La esperanto-movado  en Santo Domingo, provinco Villa Clara, jam ekzistanta  de la jaro 1987, vigle laboris dum la jaro.  La  29-an de decembro ili okazigis la Ĝeneralan Asembleon  por analizi la Jaran Raporton pri la agado de 2018,  kiu estos prezentata en la Nacia Komitato venontmarte.

La kunvenon partoprenis  la membroj  de la E-Grupo, plus  reprezentantoj de la Esperanta Grupo de Santa Clara, la Direktoro  pri Kulturo en Municipa Instanco kaj laboristinoj de la loka Muzeo kie ili kunvenis.

Sekve, la partoprenantoj vizitis la Domon de Geinfanoj sen gepatra proktektado kaj kunportis  donacon nome de la Esperanta-movado. Estis bela renkontiĝo  kun geinfanoj, gelaboristoj de tiu humanitara  institucio. Infano kantis e-kanzonon kaj estiĝis tre kortuŝa etoso.

Poste la esperantistoj plus invititoj renkontiĝis ĉe esperantista domo kaj ĝuis  distran aranĝon kiel adiaŭa festo jarfina de 2018 kaj prepare al novaj taskoj en 2019 por fortigi la lokan agadon en la centra regiono de Kubo.

 

 

Raporto verkita de:

Maritza Gutiérrez González

(Fonto: el la arkivoj de Radio Havano Kubo en Esperanto kaj Kuba Esperanto-Asocio)



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up