Díaz-Canel elvokas la principojn de la Unua Deklaro de Havano

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-09-02 13:56:37

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, sep 2 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel konfirmis la validecon de la Unua Deklaro de Havano, aprobita de antaŭ 60 jaroj.

Temas pri principo-proklamo prezentita de la gvidanto de la kuba Revolucio, Fidel Castro, kaj aprobita en Ĝenerala Asembleo Popola, kunveninta en la Placo de la Revolucio la 2-an de septembro 1960.

La Unua Deklaro de Havano restas plene valida en ties principoj en la nuna scenejo kiam Usono plifortigis sian sieĝon kontraŭ la insulo,  la financajn persekutojn kaj ekonomian agreson, asertis la kuba ŝtatestro per Tvitero.

En la socia retejo, la ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez,  ankaŭ skribis  ke post 60 jaroj de la Unua Deklaro de Havano, “plifirmiĝas la graveco de tiuj principoj de suvereneco kaj libera memdetermino de niaj popoloj”.

“Temas pri esencaj principoj fronte al la hegemonia minaco de la usona doktrino Monroe kontraŭ la ĉi-hemisferaj landoj”, li aldonis. Tiel raportis la informagentejo Prensa Latina.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up