Aprobita per prezidenta dekreto la Nacia Programo por Antaŭenigo de la Virinoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-03-09 09:35:25

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, mar 9 (RHK) Kiel pruvo de la celoj de Kubo por impulsi la genran egalecon,  ĉi-lunde la 8-an de marto, la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel aprobis  per dekreto  la Nacian Programon por Antaŭenigo de la Virinoj, kiu estis publikigita hodiaŭ en la Oficiala Gazeto nro. 14.

Tiu ĉi programo evidentigas la elstaran lokon, kiun la kuba Revolucio donas al la virina digno, samkiel al egaleco de iliaj evoluo-oportunoj. La Programo baziĝas sur rigora observo de la kuba ŝtato pri interkonsentoj kaj sindevigoj internaciaj, kiuj subtenas la virinajn rajtojn, kaj prikonsideras la minacojn kaj defiojn devenantajn el la faritaj pritaksoj al la Agadplano de Kubo por atenti pri la IV-a konferenco de UN pri virinoj.

Tiu ĉi programo, esence resumas la senton kaj volon politikan de la kuba ŝtato kaj konsistigas kernon por evoluigi politikojn favore al la virinoj, donas kontinuecon al avanco kaj evoluigo de la genra egaleco en la insulo kaj instituciigas tiun ĉi rajton.

Ĝi impulsas agojn celantajn pli da integraleco kaj efikeco en la prevento kaj elimino de diskriminaciaj manifestiĝoj kontraŭ la virinoj, fortigas la mekanismojn kaj kapablojn profesiajn de la funkciuloj kaj publikaj servantoj por aldoni la genrajn temojn en la ellaboro de politikoj, programoj kaj servo-dono.

Ĝi konsistigas registaran programon, kiun kunpartoprenas la Federacio de Kubaj Virinoj, por antaŭenigi kaj garantii agojn de observado, pritaksado kaj kontrolo, kaj ebligas profundigi en la respondoj donitaj antaŭ la rekomendoj de la Komitato por elimini ĉiujn formojn de diskriminacio kontraŭ la virinoj.

Por konkretigi la Nacian Programon por Antaŭenigo de la Virinoj, oni konceptis Agadplanon kun decidoj, samkiel la ellaboron de komunika kampanjo por ĝin diskonigi kaj propagandi surbaze de ĝia  ĝenerala celo: “impulsi la avancon de la virinoj kaj la egalecon de rajtoj, ŝancoj kaj eblecoj, konfirmitaj en la Konstitucio de la Respubliko, samkiel profundigi la objektivajn kaj subjektivajn faktorojn, -kiuj, kiel esprimoj de diskriminacio persistas en la kuba socio kaj baras pli bonan rezulton en la ekonomio, socio kaj familio-, kun la celo elimini ilin”.


fonto: Granma
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up