La programo de familia kuracisto kerno de homa bonfarto

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-01-05 08:25:06

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jan 5 (RHK) Povi kalkuli je sansistemo, kiu garantias bazan prizorgon "ĉe la pordo de la domo", kiel la unua ligilo de la homa bonfarto, aŭ kun organizita vakcinada strategio, kiu permesis alporti imunigon kontraŭ Kovim-19 al ĉiu angulo de la mondo kaj al la nacia teritorio, ŝuldiĝas, grandparte, al la ekzisto de la Programo de Familia Kuracisto kaj Flegistino, kreita de la ĉefkomandanto Fidel Castro Ruz antaŭ 38 jaroj, la 4-an de januaro 1984.

El tiu iniciato aperinta en la havana kvartalo Lawton, de antaŭ 38 jaroj indas reliefigi ĝiajn precedencojn kaj validecon laŭlonge de la tempo.

Kio komenciĝis per programo de 120 familioj, hodiaŭ konkretiĝas en la ekzisto de pli ol 11 000 kuracistoj kaj ĉirkaŭ 449 poliklinikoj, por averaĝe 122 loĝantoj po kuracisto kaj 128 po flegistino.

En tempoj tiel kompleksaj kiel tiuj, kiujn Kovim-19 signifis, familiaj kuracistoj kaj flegistinoj konservis individuigitan prizorgon.

Krome, ili prizorgis la suspektatajn kazojn aŭ kontaktojn de infektitoj en la malsamaj izolaj centroj, kaj plenumis sian laboron en la areoj kaj komunumoj submetitaj al kvaranteno. Aliaj specialistoj helpis aŭ translokigis pacientojn, aŭ sekvis tiujn, kiuj ricevis medicinan senŝargiĝon, inter aliaj agoj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up