Prezidento de Kubo subtenas la Ĉinan Tutmondan Civilizacian Iniciaton

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-03-16 07:46:51

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, mar 15 (RHK) La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, subtenis ĉi-merkredon la Iniciaton por la Tutmonda Civilizo de Ĉinio.

En lia Tvitera profilo, la ŝtatestro detaligas, ke la iniciato estis proponita de lia samranga Xi Jinping en la kunteksto de la dua Altnivela Dialogo inter la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj Mondaj Politikaj Partioj.

En la malfermo de la evento, la ankaŭ sekretario de KPĈ emfazis, ke toleremo, kunekzisto, interŝanĝoj kaj reciproka lernado inter diversaj civilizacioj ludas neanstataŭeblan rolon por antaŭenigi la procezon de modernigo de la homaro.

Xi rekomendis, ke iu ajn progresprogramo pripensas konstrui pli bonan planedon por estontaj generacioj.

Krome, li postulis respekton de la rajto de ĉiu nacio esplori sian propran vojon al modernigo, sen forlasi tutmondan kunlaboron kaj solidarecon por garantii justan aliron al kreskŝancoj.

Tiurilate li aludis la celon de Ĉinio fariĝi moderna socialisma ŝtato antaŭ meze de jarcento, kaj la sindevontigon de KPĈ plifortigi interŝanĝojn kun aliaj partioj por establi novan modelon de internaciaj rilatoj.

La prezidento de la azia giganto komentis, ke kune kun ĉi tiu procezo, lia lando pli malfermos la pordojn de sia merkato, proponos pli bonajn naciajn produktojn, kontribuos per propraj solvoj por redukti la interspacon Nord-Suda kaj klopodos akceli la konstruadon de sia iniciato de la Franĝo kaj la Silka Vojo.

Ekde ĉi tiu merkredo, Ĉinio gastigas la pintkunvenon inter la KPĈ kaj aliaj politikaj organizoj de diversaj nacioj tra la mondo por analizi ilian rolon en modernigaj planoj.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up