Ministroj de kulturo de la G77 plus Ĉinio kunvenas en Havano

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-05-04 11:08:17

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, maj 4 (RHK) Ministroj kaj altrangaj oficistoj de la Kultura sektoro de la membrolandoj de la Grupo 77 plus Ĉinio kunvenas hodiaŭ en la Kongresejo de ĉi tiu ĉefurbo.

En la inaŭguro de la aranĝo, intervenas  la ministro de Kulturo de Kubo, Alpidio Alonso,  kiu gvidas la organizon nuntempe. Oni transdonos  registritan mesaĝon de Ernesto Renato Ottone, ĝenerala vicdirektoro de Kulturo de la Organizo de Nacioj Unuiĝintaj por Edukado, Scienco kaj Kulturo (Unesko).

Oni atendas ankaŭ la vortojn de Lazare Assomo, direktoro de la Centro de Monda Heredaĵo de Unesko, kiu ĉeestas la unuan Internacian Kongreson de Kultura Heredaĵo en Havano.

Unu el la temoj debatotaj de la plenkunsido estos kulturo kiel tutmonda publika bono, same kiel sud-sudaj kunlaboraj mekanismoj kaj alternativoj por daŭripova evoluo.

Aliaj momentoj estos dediĉitaj al la socia kaj ekonomia dimensio de kulturo, same kiel la rolo de kreaj ekonomioj kaj kulturaj industrioj en evolulandoj.

La tria tema akso traktos la ampleksan administradon de kultura heredaĵo kaj la kontribuon de turismo dediĉita al ĉi tiu sfero al daŭripova evoluo en malpli progresintaj landoj.

En antaŭa organiza kunveno, Ana Margarita Morejón, direktorino de Internaciaj Rilatoj de la Ministerio pri Kulturo de Kubo, indikis, ke oni atendas de la renkontiĝo la alprenon de fina deklaro celanta konkretajn agojn por promocii la kulturon kaj ĝian multflankan ligon.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up