Santa Clara omaĝos al Maceo kaj Che

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-06-13 09:42:42

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Maceo kaj Che, du grandaj patriotoj, kiuj honoris Kubon. Foto: RHC

Havano, jun 13 (RHK) La 95-a datreveno de la naskiĝo de Ernesto Guevara kaj la 178-an datreveno de Antonio Maceo estos rememorigitaj en la centra kuba urbo Santa Clara, ĉi tiun 14-an de junio, en la nacia ceremonio por ambaŭ aranĝoj.

La omaĝo komenciĝos en la kvartalo Escambray, antaŭ la busto de la patrioto de la Kuba Sendependiĝa milito en la 19-a jarcento, kiu falis en batalo la 7-an de decembro 1896 en sia kondiĉo de  Generalo-leŭtenanto de la Liberiga Armeo.

Poste, gejunuloj, studentoj kaj la tuta urbo pilgrimos tra la ĉefaj arterioj de la urbo al la Placo de la Revolucio 'Ernesto Che Guevara', kiu konservas la restaĵojn de la argentin-kuba komandanto, kiu falis en la bolivia gerilo en 1967 kune kun grupo de internaciistaj batalantoj.

Yoani González, membro de la Urba Buroo de la Komunista Partio de Kubo (PCC) en Santa Clara, diris  al la gazetaro, ke por la loĝantoj de la ĉefurbo de la provinco Villa Clara, ĝi estas instigo memorfesti fermitan datrevenon de la naskiĝo de la Gerilestro el Ameriko.

"Ni festos la 95-an naskiĝtagon de viro, kiu, ĉe la kapo de sia taĉmento 8 'Ciro Redondo', de la Ribela Armeo, liberigis la urbon el la diktaturo de Fulgencio Batista en batalo kiu daŭris de la fino de 1958 ĝis januaro 1959, de la lasta jarcento” li emfazis.

Li asertis, ke same en la Skulpta Komplekso, oni transdonos membrokartojn al novaj membroj de la komunista partio kaj de la Junkomunista organizo, krom distingi  elstarajn studentojn kaj laboristojn.

La gvidanto indikis, ke grupo de infanoj de la Organizo de Pioniroj 'José Martí' deponos florojn antaŭ la niĉo de komandanto Guevara kaj la 30 gerilanoj el Kubo, Argentino, Bolivio kaj Peruo, kiuj konsistigis la gerilon de Che.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up