Kubo: 54 jaroj de socialisma revolucio.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-04-16 12:44:32

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La 16-an de aprilo oni festas en Kubo la 54-jaran datrevenon de la proklamo pri la socialisma karaktero de la revolucio komandita de Fidel Castro kaj la tagon de la milicano.

La gazeto Granma, oficiala organo de la komunista partio, aperigas en sia unua paĝo la okazintaĵojn de tiu tago en la jaro 1961, kiam Fidel Castro alparolis ĉe  la entombigo de la viktimoj forpasintaj dum la bombardadoj, kiuj preludis la invadon tra la Haveno de la Porkoj, en Plaĝo Girón.

Kiel sekvoj de la imperiisma skalado agresa kontraŭ la insulo, okazis bruligoj de sukerkanaj plantejoj, atakoj de pirataj boatoj kontraŭ petrolrafinejoj, perfortoj de la aera spaco, organizo kaj trejnado de trupoj pagitaj de Usono, kiuj la 15-an de aprilo 1961 bombardis en Havano, San Antonio de los Baños kaj Santiago de Cuba, mortigante plurajn junulojn.

Dum la funebraĵo, Fidel proklamis ke la revolucio estas socialista kaj demokratia, por la malriĉuloj kaj kun ili. Li ankaŭ alvokis defendi ĝin kontraŭ ĉiuj eblaj atakoj.

Kaj sekvatage, la 16-an, okazis la invado preparita kaj financita de la usona registaro, sude  de la okcidenta provinco Matanzas, sed depost 72 hora senĉesa batalo, la agresuloj estis venkitaj, kio konsistigis la unuan militan malvenkon de la imperiismo en Ameriko.

La ministerio de la revoluciaj armitaj fortoj sciigis ke okaze de la omaĝoj pro la datreveno, oni pafos 21-foje en la fortreso San Carlos de la Cabaña en Havano, ĉi-vespere.



Komentarioj

  • Boženka's gravatar
    Boženka
    26/11/2016 02:02 pm

    Gvidanto de revolucia FIDEL CASTRO. HONORON AL VIA MEMORO!


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up