La ĵurnalistoj pridebatis la konceptigon de la sociekonomia modelo kuba.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-06-30 09:25:48

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La membraro de la nacia komitato de la kuba unuiĝo de ĵurnalistoj (UPEC), ĝia etika komisiono kaj invititoj de la amaskomunikiloj tutlande, debatis pri la strategia graveco de la komunikado kaj la amaskomunikiloj en la socio, samkiel pri la publika rajto je informado, lige al la analizo de la dokumentoj de la 7-a kongreso de la komunista partio nuntempe okazanta en la kuba socio.

La debato pri la konceptigo de la sociekonomia modelo kaj la Nacia Plano pri Socia Evoluo ĝis 2030: proponoj de la nacio, aksoj kaj sektoroj strategiaj, okazis kun ĉeesto de la unua vicprezidento Miguel Díaz-Canel, ankaŭ membro de la politika buroo de la komunista partio; ankaŭ ĉeestis Alberto Alvariño Atiénzar, vicestro de departemento de la centra komitato de la partio kaj Antonio Moltó Martorell, prezidanto de la UPEC, laŭ raportis la gazeto Granma.

La analizon antaŭis la agnosko pri la graveco kaj la koncepta valoro de ambaŭ dokumentoj; cetere pluraj parolantoj emfazis ke la komunikado estras procezo kiu trairas la tutan socion kaj tial oni ne devas ĝin vidi kiel nuran gvidilon. Endas profiti ĝin kiel platformon por impulsi la civitanan partoprenon, la socian debaton kaj transformojn bezonatajn de la nacio kiun ni celas konstrui.

Pluraj parolantoj koincidis pri tio ke informado estas civitana rajto kaj pro tio ĝi devas nepre esti socia propraĵo; tiurilate la ĵurnalistino Rosa Miriam Elizalde, membro de la estraro de la UPEC emfazis ke la amaskomunikiloj devas esti konsiderataj socia propraĵo esenca, eĉ kiam ili povas alpreni diversajn formojn, nome, ŝtatajn, kooperativajn aŭ aparteni al diversaj organizaĵoj, sed neniam devos esti privata propraĵo.

La respondeco pri plenumo de komunikado estas kolektiva, tial  devas esti inkluzivata en la korpuso de la konceptigo,  la institucioj kaj publikaj funkciuloj; siaflanke, Pelayo Terry, direktoro de la gazeto Granma aldonis ke same oni devas prikonsideri la partoprenon de la publikoj kaj celpublikoj, kaj ankaŭ ke komunikado kaj konoj devas savgardi la kulturan sendependecon.

Oni defendis la ideon kaj proponon inkluzivi en la dokumenton Nacia Plano, la komunikadon kaj amaskomunikilojn kiel akson aŭ sektoron strategian pro la fakto ke nuntempe oni impulsas tra la mondo valorojn celantajn malmunti la ideosistemon defendatan de Kubo; krome oni asertis ke komunikado hodiaŭ estas en la koro de la politiko, sed ankaŭ kreas profitojn ekonomiajn.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up