Nova kontenero da helpo estis sendita el Hispanio al Kubo, destinita al la hospitalo en Matanzas kaj la kvartalo Marianao en Havano, hodiaŭ anoncis la respondeculoj pri la sendaĵo.
Ĉi tiu sendaĵo estis preparita en Torrelavega, Kantabrio, kaj baldaŭ foriros de la haveno de Bilbao, en Eŭskio. Ĝin organizas SODePAZ, kiu havas la financan subtenon de pluraj grupoj, kiel Matanzas Suiza, Medicuba España, Asociación La Gran Piedra, kaj la Hispana-Kuba Amikeca Asocio de Málaga.
Laŭ SODePaz, la donacoj venis de la Hospitalo Sierrallana en Torrelavega, la Hospitalo Laredo, la Respublikana Ateneo de Vallecas, kaj monkolekta kampanjo en Santandero.
Krome, oni menciis, ke la kontenero enhavas 60 komputilojn, 24 elektrajn hospitalajn litojn, 27 matracojn, 237 skatolojn da medicinaj produktoj, du fizioterapiajn brankardojn, kune kun gutigiloj, centrifugilo, steriligilo por patologio, rehabilitada ekipaĵo, orel-, naz- kaj gorĝ- kaj ginekologiajn ekipaĵojn, interalie.
Fonto: PL
