0
Havano, (RHK) La 34-a Nacia Kunveno de Solidareco kun Kubo en Kolombio okazos de hodiaŭ ĝis la 7-a de ĉi tiu monato, celante postuli finon de la usona ekonomia blokado.
Sara Palmezano, de la Amikoj de Kubo, diris, ke la evento metos la fundamenton por estontaj solidarecaj agoj kaj malakceptos imperiisman enmiksiĝon.
Prezentoj diversaj okazos, same kiel rondtablaj diskutoj pri variaj temoj kaj fina plena kunsido por diskuti konkludojn kaj laborplanon.
Ankaŭ estos kulturaj eventoj kun kubaj kaj kolombiaj artistoj. La moto de la kunveno estas “Ne Plu Blokado Kontraŭ Kubo, Sufiĉas!”