UEA sponsoras la poliglotajn kunvenojn (“Polyglot Gathering”) – kaj esperantistoj ĝuas ekskluzivan rabaton
La poliglota agado estas rekonfirmita de la strategia plano de UEA – AKIRI 2025-2030 – kiel unu el la strategiaj prioritatoj kadre de la kampo Informado (celo Konsciigo). En la lastaj jaroj, kunlabore kun E@I kaj TEJO, UEA garantiis signifan ĉeeston de Esperanto en la eventoj, kiuj fariĝis la plej gravaj poliglotaj eventoj de la mondo.
La Poligota Kunveno (“Polyglot Gathering”), organizata de E@I, okazadas en du versioj: rete kaj surloke. En 2026 UEA denove sponsoras la eventojn laŭ la altaj kategorioj: Ekskluziva Sponsoro por la reta kaj Ora Sponsoro por la surloka, kio donas ne nur videbligon kaj prestiĝon al Esperanto, sed ankaŭ okazojn plurmaniere prezenti nian lingvon kaj movadon, aldone al ekskluzivaj rabatoj por esperantistoj.
La Reta Poliglota Kunveno (Polyglot Gathering Online) okazas de la 5-a ĝis la 8-a de marto – kaj danke al la sponsoreco de UEA esperantistoj ĝuas 40%-an rabaton por la aliĝkotizo
Pri la Reta Poliglota Kunveno la sponsorado de UEA ebligas la aperigon de la nomo de UEA kaj Esperanto en ĉiuj video-registraĵoj de la evento, kiuj normale spekteblas iom post la evento mem en la jutub-kanalo Polyglot Gathering; UEA (kaj Esperanto) ankaŭ ĝuas spacon por propra specifa prezentado dum ĉiuj tagoj de la evento; spacon por salutparolado dum la inaŭguro de la evento; kaj konstantan reklamon (nomon, emblemon kaj propran spacon) en la eventa platformo.
Pri la surloka Poliglota Kunveno la sponsorado de UEA ebligas aldoni informilon pri UEA kaj Esperanto en la eventa sako; havi ekspozician tablon dum la evento; havi afiŝojn pri UEA kaj Esperanto en prelegĉambroj; meti flugfoliojn/informkartojn sur la akcepteja tablo; kaj proponi specifajn programerojn dum la evento. Por tio ĉio UEA ankaŭ kutime strebas kunlabori kun TEJO.
Por ambaŭ eventoj UEA kaj Esperanto ĝuas menciojn en la sociaj retoj kaj komunikado (Facebook, Instagram kaj retpoŝte); kaj nomon kaj emblemon en lumbildoj kaj en la eventa retejo. Grava ĉeesto de Esperanto en la eventoj okazas en la formo de prelegoj, forumoj, koncertoj kun esperantistaj artistoj, rapidkursoj kaj ĉambroj por praktikado de la lingvo. Inter la prelegantoj troviĝas la Vicprezidanto de UEA, Seán Ó Riain.
La poliglota agado fariĝis tre grava por konsciigo pri Esperanto ĉe poliglotoj. Per la sponsorado – investo de 3500 EUR – UEA jam garantiis la ĉeeston de Esperanto en tiuj gravaj eventoj, sed – se ĝi ricevos pli da donacoj – eblos kreskigi eĉ la atingojn de tiuj sponsoradoj, ekz-e, krom ebligante ĉion supre menciitan, ankaŭ kovrante presadon de informaterialoj, distribuon de Esperanto-memoraĵoj (inkluzive de globkrajonoj, kajeretoj k.s.), preparadon kaj sendadon de libroj kaj libretoj Esperanto-rilataj (unu- aŭ du-lingvaj) kaj vojaĝkostojn de invititaj artistoj kaj prelegontoj.
Pro tio donacoj estas tre bonvenaj al la Fondaĵo Informado de UEA (uea.org/alighoj/donacoj/informado). UEA sincere antaŭdankas pro donacoj tiucelaj kaj kuraĝigas esperantistojn partopreni la eventojn rete kaj surloke.
Fonto: uea.org/gk/1285a1
