La celgrupo de tiu programo estas studentoj el eŭropaj universitatoj. La programo estas intensa hibrida programo (“Blended Intensive Programme”), kiu nomiĝas: “Esperanto as an interdisciplinary field of transnational innovation”, kunorganizata de partneraj kolegoj el diversaj universitatoj.
La celo de la programo estas la studado pri la fenomeno Esperanto laŭ diversaj fakoj (lingvistiko, historio, filozofio, geografio, literaturo, ktp). La suma nombro de studentoj akcepteblaj en la programo estas inter 15 kaj 25 studentoj. La instrua lingvo estas la angla (nivelo B1 estas postulata).
La programo havas distancan parton (de januaro ĝis majo 2026) kun instruado de Esperanto kaj enkonduko en diversajn temojn rilatajn al Esperanto, kaj surlokan parton, kiu okazos en la universitato de Tours (Francio) dum la unua semajno de junio 2026. La vojaĝo-kostoj estos financitaj de Erasmus, kaj la studentoj povos akiri 6 kredit-poentojn (ECTS) utiligeblajn por validigi en siaj propraj stud-diplomoj.
Kandidatoj povas esti studentoj el la tuta Eŭropo, el diversaj diplom-niveloj kaj el iu ajn studfako. Ne necesas jam scii Esperanton antaŭ la programo (inverse, se kandidatoj jam parolas Esperanton, ili ne bezonos ĉeesti la enkondukan lingvo-kurson dum la unua parto de la programo). Bonvolu kontakti min: philippe.planchon@univ-tours.fr).
Utilaj ligiloj: Detala priskribo de la programo (retpaĝo de la universitato de Tours): https://www.univ-tours.fr/medias/fichier/esperanto-bip-information_1760016824419-pdf?
– Instagram (F. Gobbo, universitato de Amsterdamo).
Fonto: EKO 2025-45
