La kuba registaro entreprenis diversajn agojn por garantii fonton de energioj renovigeblaj por diversaj institucioj, kiuj garantias esencajn servojn al la loĝantaro, unualoke, urĝaj centroj en hospitaloj kaj poliklinikoj, interalie.
La decido ankaŭ etendiĝis al komunikadaj centroj kaj al la kuba radio, ĉar ĝi estas esenca komunikilo, kiu havas longan historion de fidokonstruo kun la aŭskultantaro kaj en gravaj okazoj, ĝi daŭre konstruis fidon, akompanis la homojn dum gravaj naturaj eventoj, kiuj ĉiujare batas la kariban regionon, kiel uraganoj, kaj ankaŭ konservas memoron kaj plifortigas identecon.
Cetere, en tempoj kiam misinformado celas semi dubon inter civitanoj, radio staras kiel spaco de certeco.
La usona klopodo sufoki la insulan ekonomion per naftoblokado aldonita al la longa sieĝo komerca, ekonomia kaj financa, devigis la insulon adopti diversajn alternativojn, kiuj per suno kaj aliaj disponeblaj naturaj fontoj, montras la kapablon kaj volon de la kubanoj plu iri antaŭen.
Kaj nun, kun sia propra energio, la kuba radio laŭlonge de la lando, samkiel Radio Havano Kubo, fariĝas vivanta ekzemplo de teknologia kaj komunikada suvereneco. Nun, sur la tegmento de nia radiocentro, ankaŭ staras sunpaneloj por daŭre vivteni la voĉon de Radio Havano, des pli en la jaro de ĝia 65-a fondodatreveno.
