Hejmo ĈiujInternaciaUN-fakuloj alvokis malakcepton de usonaj eksterteritoriaj reguloj kontraŭ Kubo

UN-fakuloj alvokis malakcepton de usonaj eksterteritoriaj reguloj kontraŭ Kubo

de Maritza Gutiérrez González
UN-fakuloj rifuzas politikon de Trump kontrau Kubo

En oficiala deklaro, la fakuloj kondamnis la lastatempan Plenuman Ordonon subskribitan de la usona prezidento kontrau Kubo.

“Ne ekzistas pravigo laŭ internacia juro por trudi ekonomiajn sankciojn al triaj ŝtatoj pro partoprenado en legitimaj interŝanĝoj kun alia suverena ŝtato,” diris la spertaj kaj sendependaj UN-raportantoj George Katrougalos (antaŭenigo de demokratia kaj justa internacia ordo), Ben Saul (protekto de homaj rajtoj en la batalo kontraŭ terorismo) kaj Michael Fakhri (rajto al nutraĵo), respektive.

Ili ankaŭ deklaris, ke la aserto, ke Kubo estas “nekutima kaj eksterordinara minaco” al la nacia sekureco de Usono kaj ke ĝi subtenas “transnaciajn teroristajn grupojn”, estas tute senkredinda. La deklaro prezentas la pozicion de la fakuloj: “Sen rajtigo de la Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj, la ekzekutiva ordono malhavas ajnan bazon en kolektiva sekureco kaj konsistigas unupartian agon malkongruan kun internacia juro.”

Fonto: Granma

 


 

 

Lasi Rimarkon

* Komentoj estas moderigitaj. Radio Habana Kubo ne respondecas pri la opinioj esprimitaj ĉi tie.


Skip to content